Belém
Belém (Belejn), populare Belém do Pará, ofte esperantigita Belemo, fondita en 1616, estas municipo kaj ĉefurbo de la Brazila subŝtato Parao. La portugala loknomo signifas: Bet-Leĥem. GeografioBelém situas en nord-orienta parto de la lando iom proksime de Amazonas laŭ rivero Pará. Ĝi troviĝas 10 metrojn super la marnivelo. La municipo havas areon de 1.064,9 Km2 kaj pro tio estas unu el la plej malgrandaj municipoj en Parao). Ĝi havas 1.342.202 loĝantojn.
HistorioBelém fondiĝis en 1616 fare de portugaloj, kiel frua eŭropeca urbo. Nur en 1775 ĝi estis parto de Brazilo. Estas urboparto, kiu gardis la koloniajn konstruaĵojn, en alia parto nubskrapuloj formiĝis. La tragedio de Brigo Palhaço, ankaŭ nomata masakro de Brigo Palhaço, estis evento de la historio de Parao, okaziĝinta en Belém en 1823, en la kadro de la Brazila sendependigo (1822-1825). Entute pereis 252 sufokitaj kaj senaerigitaj viroj. KlimatoBelém havas tropikan klimaton. Estas unusola sezono, ĉiam konstante estas varmo kun pluvo. Jare pluvas po 2439 mm. La temperaturo apenaŭ varias, tage estas ĉirkaŭ 30 'C, nokte 20 'C. VidindaĵojFamulojEsperanto en BelémNuno Álvares Rodrigues, konata pere de la pseŭdonimo “La Forgesito”, naskiĝis la 25-an de julio 1865 en Pará. Li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Rio de Janeiro kaj vivtenis sin kiel kirurgiisto de la Brazila Mararmeo. En Belém li kreis kaj estis la unua prezidanto de du Esperanto-grupoj: “Norda Matena Stelo” (1909) kaj “Energio” (1921). Li forpasis la 11-an de novembro 1922. Eble, post lia forpaso, malaperis Esperanto en Belém, kaj Carlos B. de Souza estas la dua esperantista pioniro tie, kie li ekloĝis en 1937 (antaŭe li estis vivinta eble en urbo Rio de Janeiro). Ĉirkaŭ 1945 Francisco Falcão movadis tie. Post tio, ne estas multaj informoj pri la movado en Belém. En 2009 Pekim Tenório Vaz estas, eble, la ĉefa aktivulo en Belém.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|