Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Rimini

ISO
Rimini
komunumo de Italio
turisma celloko
urbego
urbo
itala urboŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo
Provinco RN Rimini
Geografia situo 44° 4′ N, 12° 34′ O (mapo)44.05944444444412.568333333333Koordinatoj: 44° 4′ N, 12° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo 5 m
Areo 134 km²
Loĝantaro 149 211 (2023)
Loĝdenso 1099 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Bellariva, Corpolò, Marebello, Miramare di Rimini, Rivabella, Rivazzurra, San Fortunato, San Giuliano Mare, Santa Aquilina, Torre Pedrera, Viserba, Viserbella
Najbaraj komunumoj Bellaria-Igea Marina, Coriano, Riccione, San Mauro Pascoli (FC), Santarcangelo di Romagna, Verucchio
Patrono Gaudentius de Rimini
Festa tago 14-a de oktobro
Nomo de loĝantoj riminesi
Poŝtkodo 47921–47924
Imposta kodo H294
Kodo laŭ ISTAT 099014
Telefona prefikso 0541
Estro Andrea Gnassi
Retpaĝo Oficiala retejo
Rimini (Italio)
Rimini (Italio)
DEC
Situo de Rimini

Map

vdr

Rimini (Rèmne en la loka romanja dialekto), estas urbo kaj komunumo de Italio. Ĝi estas la centro de samnoma provinco Rimini kaj la historia regiono Emilio-Romanjo, nordokcidente de la Adriatika Maro. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 149 211 loĝantoj. Ili dividiĝas al areo de 135,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 099 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktulo Gaudentius de Rimini, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Bellaria-Igea Marina, Coriano, Riccione, Santarcangelo di Romagna, Verucchio, San Mauro Pascoli, Serravalle kaj Provinco de Forlì-Cesena.

Historio

La haveno de Rimini en la mozaiko de boatoj de la domus de Palaco Diotallevi (Rimini, Urba Muzeo)

Rimini estas tre antikva, oni ne konas la jaron de ĝia starigo. Oni opinias, ke ĝia nomo devenas el la nomo de la rivero Ariminus, (nuntempa Marecchia). Dum la kvara jarcento post la fondo de Romo Rimini estis okupita de Senonaj Gaŭloj, kiuj en ĝi starigis la centron de sia militado. Post 113 jaroj la romanoj forpuŝis la gaŭlojn kaj fondis la kolonion Ariminum en la jaro 268 a.K. Dum la Dua Punika milito, la kolonio Ariminum daŭrigis sian obeon al la Roma Respubliko. Estas rimarkinde, ke en la komenca jaro de la Dua Punika milito, en la jaro 218 a.K., la konsulo Tiberio Sempronio Longo transportis sian armeon el Sicilio kaj elŝipiĝis ĉe Rimini. Dum la komenco de la interaliancana milito romia en 90 a.K. la urbo estis sieĝata kaj difektita.

Dum la 6-a jarcento la urbo estis okupita de grekoj. En 538, post longa sieĝo, okupis ĝin la gotoj. En 552 ili estis forpelitaj.

De 567 ĝis la 8-a jarcento ĝi estis regata de dukoj dependantaj de la greka ekzarko. Dum la 10-a jarcento regis la urbon grafoj elektitaj de la Papo, kiuj pli poste fariĝis sendependaj.

En 1295 la urbo falis sub la povon de familio Malatesta, kiu regis ĝin ĝis la 15-a jarcento per tre lertaj, famaj kaj valoraj princoj.

Ĉi tie oni ne povas prisilenti la kompatindan vivon de Francesca el Rimini, kiu donis instigon al la Dia poeto Aligieri (kies tombo situas en Ravenna) skribi en sia poemo la plej belan paĝon pri amo (Dia Komedio, Infero, ĉap. 5-a).

En 1503 Malatestanoj vendis la urbon al la Venecia Senato, kiu en 1509 donacis ĝin al la papo. La papoj regigis ĝin de prelato ĝis 1797. En tiu ĉi jaro oni starigis Rimini kiel centron de la Rubikona Departemento kun 28 distriktoj kaj 150.000 loĝantoj. Ekde 1816 denove la papo regis la urbon kaj tio ĝis marto 1860, kiam oni kunligis ĝin al la Itala Regno.

En la Dua mondmilito, de novembro 1943 ĝis julio 1944, Rimini suferis 396 bombadojn kiuj detruis 82 procentojn de la urbo. La viglaj civitanoj tuj rekonstruis la urbon, sed, bedaŭrinde, sen urba planprojekto, en perspektivo de la kreskonta turismo.

Nuntempa vivo

La hodiaŭa Rimini fariĝis eŭropa "ĉefurbo" de feriado, danke al sia marborda beleco, al la klimata mildeco kaj ankaŭ al la sincera afableco de siaj loĝantoj. Ili estas 150.000, sed somere por feriado ĉeestas ĝis unu miliono da turistoj laŭ ĝiaj 15 km da marbordo kaj en centoj da hoteloj kaj pensionoj.

Geografio

La municipo konsistas el la kerna Rimini, kelkaj kvartaloj laŭlonge de la adriatika bordo kaj vojo SS 16 (parto de iama romia vojo via Flaminia) kaj kelkaj partoj for de la maro, en la montetoj.

Norda marborda zono

La kvartaloj en norda (aŭ nord-okcidenta) Rimini estas, de nordo al sudo:

Tiu ĉi zono estis malplej influata de la tiel nomata rimini-ecigo; precipe en Viserba kaj Viserbella videblas belaj vilaoj de la komenco de la 19-a jarcento. Viserba, la plej granda kvartalo de norda Rimini, nomiĝas ankaŭ "la reĝino de la akvoj". La maro tie estas malprofunda; 500 metrojn de la bordo la profundo estas nur ĉ. kvin metroj.

Centra marborda zono

En tiu ĉi zono, kiun norde limas la haveno de Rimini, hejmas la plej gravaj kaj elegantaj hoteloj de la municipo, inter ili la fama Grand Hotel, kiu aperas en la filmo Amarcord de Federico Fellini (naskiĝinta en Rimini). La havena zono plenas je turismejoj, kiuj esence iĝis diskodancejoj subĉielaj. La plaĝon karakterizas vastaj sablejoj; ankaŭ tie ĉi la maro estas malprofunda.

Suda marborda zono

La kvartaloj en suda (aŭ sud-orienta) Rimini estas, de nordo al sudo:

  • Bellariva
  • Marebello
  • Rivazzurra
  • Miramare di Rimini.

Estas tipaj turismaj kvartaloj, kiuj koncentriĝas inter la maro kaj la fervojo (al Ancona). Dum la 1960-aj jaroj la zono spertis la tiel nomatan rimini-igon; sen vere preciza plano oni konstruis multajn loĝdomojn, kiuj iĝis pensionoj aŭ malmultekostaj hoteloj, malfermitaj de aprilo-majo ĝis septembro-oktobro. En Rivazzurra kaj Miramare loĝas precipe familioj el suda Italio, kiuj venis tien ekde la 1970-aj jaroj.

Senbordaj partoj

La senbordan parton de Rimini okupas la jenaj kvartaloj:

  • Corpolò
  • Santa Cristina
  • San Paolo
  • Santa Giustina
  • San Vito
  • Spadarolo
  • Vergiano
  • San Fortunato
  • San Martino in Venti
  • San Lorenzo a Monte.

Tie troviĝas kelkaj bonegaj restoracioj kaj kampar-turismejoj.

Trafiko

Rimini situas ĉe la aŭtovojo A 14 (BolonjoBari). Al San-Marino ĝin ligas "supervojo" (kvarkoridora, sed ne rezervita al aŭta trafiko). Fervoje ĝi situas inter Bolonjo kaj Ancona; duagrada linio debranĉiĝas norden al Raveno.

Rimini posedas flughavenon, dividitan al armea kaj civila partoj. La armea parto nomiĝas laŭ G. Vassura, la civila havas la IATA-kodon RMI kaj nomiĝas Internacia Flughaveno Federico Fellini de Rimini kaj San-Marino. Foje ĝi estas nomata "flughaveno Rimini Miramare", laŭ la kvartalo, en kiu ĝi situas.

La marhaveno de Rimini servas al vartrafiko kaj plezurŝipoj, sed ne al pramlinioj trans Adriatikon.

Famuloj

En Rimini mortis hungara juristo György Jancsó.

Esperanto

La 16-a Ekumena Esperanto-Kongreso IKUE-KELI (2003) okazis en kvartalo de Rimini, nomita San Giuliano Mare, ĉe la marbordo. Centra organizanto estis pastro Duilio Magnani, tiam paroĥestro de la tiea paroĥo de S-taj Johano kaj Paŭlo. La muraj surskriboj en la kirko estis dulingvaj, en Esperanto kaj la itala. Bedaŭrinde oni intertempe nuligis la paroĥejon. En San Giuliano ekzistas Esperanto-Centro CER-ES.

Pro la proksimeco al San-Marino la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino (AIS) jam plurfoje aranĝis studadsesion en San Giuliano Mare (en 1995, 1996, 1997, 1998, 1999, 2003, 2007 kaj 2009).

En parko "Federico Fellini" ĉe la centra plaĝo ekzistis stratoj nomitaj laŭ Esperanto kaj Ludwik Lejzer Zamenhof, sed la urbestraro ŝanĝis la nomojn por ke ili rilatu al la vivo de Fellini. La eksa via L. L. Zamenhof nun nomiĝas via Giulietta Masina, la eksa via Esperanto estas nun via Luci del Varietà. La malnovaj nomoj ankoraŭ aperas sur la ŝildoj.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9