Rex Stewart
Rex William STEWART, Jr. (* 22-an de februaro 1907 en Filadelfio, Pensilvanio, Usono; † 7-an de septembro 1967 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaza kornetisto. Stewart kunigis en sia stilo per sia teknika lerteco kaj povo (li validas kiel inventinto de la „duonavalva“ tekniko) la influojn de la grandaj ĵaztrumpetistoj Louis Armstrong, Bix Beiderbecke kaj Bubber Miley. Vivo kaj karieroStewart ludis komence pianon kaj violonon. Li laboris en la kabaredooj de Harlemo, antaŭ ol li ekde 1924 laboris ĉe Elmer Snowden. Ekde 1926 li ludis kiel posteulo de Louis Armstrong en la orkestro de Fletcher Henderson, kie li estis ĝis 1932 stelula soloisto de la bando; krome li surdiskigis kun McKinney’s Cotton Pickers. En 1933 Stewart fondis propran bandon; ekde 1934 ĝis 1944 li apartenis al la orkestro de Duke Ellington, ludis tamen en 1938 krome en la studiobando de Timme Rosenkrantz kaj en 1939 je Parizo ankaŭ kun Django Reinhardt. Ekde la mezo de la 1940-aj jaroj li denove havis proprajn bandojn; finde de la 1940-aj jaroj li plurfoje estis en Eŭropo (ekz. por prezentadoj en Parizo, Bazelo, Berlino) kaj eĉ en Aŭstralio (Melbourne) kaj denove surdiskigis kun Reinhardt (Blue Star Session). Ekde 1951 li retiriĝis, entreprenis propran bienon kaj estis diskludisto kaj programformisto ĉe la radio. Ekde 1957 li denove ludis en revido-ensembloj de iamaj muzikistoj el la bando de Fletcher Henderson, antaŭ ol li laboris ĉe Eddie Condon. Dum la 1960-aj jaroj li ankaŭ verkis por la revuoj Down Beat kaj Playboy, prezentis kun Benny Carter sur Monterey Jazz Festival, sed ankaŭ kun Gil Fuller. En 1965 kaj 1966 li vojaĝis tra Svisujo kaj Anglujo. Krome li verkis membiografion nome Boy meets horn. Diskoj
Literaturo
|