Reisiswil
| Reisiswil | |
|---|---|
| Blazono de Reisiswil | |
| Kamparanaj domoj en Reisiswil | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Supra Argovio |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
| Geografia situo | CH1903: 630874 / 224016 (mapo)47.1663888888897.8458333333333Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 51′ O; CH1903: 630874 / 224016 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 195 |
| Areo | 2,01 km² |
| Alteco | 645 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 4919 |
| Komunumkodo | 0336 |
| Mapo de Reisiswil | |
Reisiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 195 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Reisiswil situas en la Svisa Mezlando, proksimume 7 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal, en monteta regiono nordokcidente de la Napf-regiono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Reisiwil (sur alteco de 640 m s.m.), la setlejoj Schollerhubel (en nordo sur alteco de 704 m s.m.), Gstell (en sudoriento sur alteco de 632 m s.m.), Aldishubel (en sudo sur alteco de 653 m s.m.), Gmeinweid (en sudokcidento sur alteco de 736 m s.m.), kaj Loch (en okcidento sur alteco de 701 m s.m.). La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Hochwacht sur alteco de 780 m s.m. tute en nordokcidento de la komunumo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,01 km², de kiuj 29,4% estas kovritaj de arbaro, 63,2% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Reisiswil situas en nordo kaj oriento al Melchnau, en sudo al Gondiswil, kaj en okcidento al Madiswil.
Trafiko
Laŭlonge de la okcidenta limo de Reisiswil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Melchnau al Haltestelle Gondiswil. La vilaĝo de Reisiswil mem situas flanke de la trafikvojoj atingebla per flankaj vojoj de la kantona ĉefvojo. Reisiswil ne estas konektita al la publika transportreto. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 20 kilometroj norde apud Rothrist respektive okcidente apud Kriegstetten, al la svisa aŭtovojo A2 proksimume 18 kilometrojn oriente apud Dagmersellen.
Lernejo
La komunumoj Reisiswil kaj Gondiswil funkciigas sian lernejon komunume. La infanĝardeno situas en Reisiswil kaj la baza lernejo en Gondiswil. Inter la du komunumoj funkcias lerneja buso por la transporto de la infanoj al la infanĝardeno respektive al la lernejo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Reisiswil datiĝas el la jaro 1194 kiel Richolsiswillare. Dum mezepoko Reisiswil apartenis al la Senjorujo Langenstein-Grünenberg. Per donacoj la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Monaĥejo Sankt-Urban fariĝis bienposedantoj en Reisiswil. Tiujn bienojn administris al sankt-gala administrobieno Rohrbach sub la voktado de la Senjoroj de Grünenberg. Sub ties heredantoj Rohrbach fariĝis en la jaro 1504 havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la malalta tribunaldo de Rohrbach kaj la alta tribunalo de Wangen. Ĝis 1528 Reisiswil eklezie apartenis al la paroĥo Grossdietwil. Post la reformacio ĝi estis atribuita al la paroĥo Melchnau ne nur eklezie sed ankaŭ politike. La komunumo Reisiswil estis kreita en la jaro 1815 per disiĝo de Melchnau.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Reisiswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Vilaĝeniro venante de Aerbolligen
-
Berna kamparandomo en la vilaĝo
-
Fromaĝejo Reisiswil
-
Kamparandomo en Reisiswil
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








