Niederbipp

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Niederbipp (stacidomo).
Niederbipp
Blazono de Niederbipp
Blazono de Niederbipp
Blazono de Niederbipp
Aera bildo de Niederbipp kaj Oensingen vidita el balono
Aera bildo de Niederbipp kaj Oensingen vidita el balono
Aera bildo de Niederbipp kaj Oensingen vidita el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Geografia situo CH1903: 619465 / 235024 (mapo)47.2658333333337.6958333333333Koordinatoj: 47° 16′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619465 / 235024 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 4020
Areo 17,5 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 4704
Komunumkodo 0981
Mapo de Niederbipp
Mapo de Niederbipp
Mapo de Niederbipp
vdr

Niederbipp estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4020 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La komunumo Niederbipp situas sude de la Soloturna Ĵuraso en la Svisa Mezlando. Niederbipp praktike komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Oensingen. La teritorio de la komunumo senakvigas la rivereto Bipp (germane Bipperbach), kiu alfluas oriente de Niederbipp en Oensingen al Dünnern. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj kaj setlejoj Holzhäusern, Scharnageln, Dürrmühle kaj Herrenmatten.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Niederbipp limas en sudo al Laupersdorf (SO), en sudoriento al Balsthal (SO), en oriento al Oensingen (SO), en sudoriento al Schwarzhäusern, en sudo al Bannwil, en sudoriento al Oberbipp, kaj en nordoriento al Wolfisberg.

Trafiko

Niederbipp disponas pri tre bonaj trafikokonektoj. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Olten al Soloturno, kaj sude de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu Niederbipp posedas propran alveturejon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Soloturno.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bipp datiĝas el la jaro 968 kiel Pippa. Niederbipp mem menciiĝas en la jaro 1302 kiel Nider-Bippe. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.