Reconvilier
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reconvilier (stacidomo). |
| Reconvilier | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Reconvilier | |||||
| Reconvilier | |||||
| komunumo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Berno | ||||
| Administra distrikto | Berna Ĵuraso | ||||
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Moutier | ||||
| Geografia situo | CH1903: 583613 / 231711 (mapo)47.2361111111117.2222222222222Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 13′ O; CH1903: 583613 / 231711 (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 2238 | ||||
| Areo | 8,25 km² | ||||
| Alteco | 731 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 2732 | ||||
| Komunumkodo | 0703 | ||||
| Mapo de Reconvilier | |||||
Reconvilier (prononcu rökõvilie, en la germana lingvo: Rokwiler) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2 238 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Reconvilier situas en la Valo de Tavannes ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 11 kilometrojn norde de Bielo kaj 10 kilometrojn okcidente de Moutier. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Reconvilier sur alteco de 731 m s.m. en la fundo de la valo kaj Chaindon sur alteco de 769 m s.m. kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,25 km², de kiuj 41,9% estas kovritaj de arbaro, 44,7% servas por agrikulturo kaj 12,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Reconvilier limas en nordo al Saules, en oriento al Loveresse, en nordoriento al Malleray, en sudo al Péry, en sudokcidento al La Heutte en okcidento al Tavannes, kaj en nordokcidento al Saicourt.
Trafiko
Tra Reconvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/30 de Bielo respektive La Chaux-de-Fonds tra Moutier al Delemonto. En la jaro 2016 estos malfermita la svisa aŭtovojo A16 tra la valo de Tavannes. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sonceboz-Sombeval al Moutier. Krome kondukas poŝtaŭtolinio de Reconvilier tra Bellelay al Les Genevez.
Historio
La unua dokumenta mencio de Reconvilier datiĝas el la jaro 884 kiel Roconis villare. Dum mezepoko Reconvilier apartenis al la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo. Jam en la jaro 1626 en Reconvilier estis dokumentita agrikultura merkato.[3] De 1793 ĝis 1797 Reconvilier apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Reconvilier fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Reconvilier tial restis parto de Kantono Berno.[5]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Christine Gagnebin-Diacon: Reconvilier en Historia Leksikono de Svislando (2011-12-21)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Priorejo Moutier-Grandval' en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-17)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Moutier (distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-21)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Reconvilier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Komunuma administracio
-
Lernejo
-
Preĝejo de Chaindon
| ||||||
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







