Monible
| Monible | |
|---|---|
| Blazono de Monible | |
| vilaĝo • eksa komunumo de Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Moutier |
| Geografia situo | CH1903: 582050 / 236348 (mapo)47.2777777777787.2013888888889Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 12′ O; CH1903: 582050 / 236348 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 43 |
| Areo | 3,39 km² |
| Alteco | 862 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2715 |
| Komunumkodo | 0699 |
| Mapo de Monible | |
Monible estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 43 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
La kampara vilaĝo situas sur alteco de 862 m s.m. sur senarbara monteto de la Ĉena Ĵuraso norde de la rivereto Sorne, alfluanto de Birs. La komunumo konsistas el la vilaĝo Monible kaj la setlejo La Drai kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,39 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 48,7% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Monible limas en nordo al Rebévelier, en nordoriento al Undervelier (JU), en oriento kaj sudo al Sornetan, kaj en okcidento al Châtelat.
Trafiko
Monible situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunuma teritorio pasas flanka vojo de Sornetan al Bellelay. La vilaĝo mem atingeblas nur pere de mallarĝa vojo de Châtelat. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Monible datiĝas el la jaro 1403 Montnible. Dum malfrua mezepoko Monible apartenis al la Majorejo Sornetan de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3]
De 1793 ĝis 1797 Monible apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Monible fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Monible tial restis parto de Kantono Berno.[5]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Pierre-Olivier Léchot: Monible en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-25)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Priorejo Moutier-Grandval' en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-17)
- ↑ Fonto: Stéphanie Lachat: Moutier (distrikto) en Historia Leksikono de Svislando (2008-05-21)
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri la komunumo Monible en la retejo ch.ch[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Monible – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






