Ray Manzarek
| Ray Manzarek | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Raymond Daniel Manzarek Jr. |
| Naskiĝo | 12-an de februaro 1939 en Ĉikago |
| Morto | 20-an de majo 2013 (74-jaraĝa) en Rosenheim |
| Mortokialo | Kolangikarcinomo |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso Universitato DePaul UCLA School of Theater, Film and Television (en) St. Rita of Cascia High School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Dorothy Manzarek (en) |
| Okupo | |
| Okupo | reĝisoro muzikproduktisto pianisto kantisto poeto klavaristo komponisto muzikisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.raymanzarek.com/ |

Ray MANZAREK, naskonome Raymond Daniel Manczarek (naskiĝis la 12-an de februaro 1939 en Ĉikago, Usono, mortis la 20-an de majo 2013 en Rosenheim, Bavario), estis usona muzikisto, kunfondinto kaj klavarinstrumentisto de la grupo The Doors.
Biografio
Ray ricevis pianon por sia 9-a datreveno, sed ne tuj ludis ĝin. Nur kvar jarojn poste li eklernis per lecionoj kaj ekŝatis ĝin.
Foririnta al Los-Anĝeleso por sekvi studojn pri arto, muziko kaj kino, lia renkontiĝo kun Jim Morrison, poste Robby Krieger kaj John Densmore, estis la startpunkto de la grupo The Doors, kies klavarinstrumentisto li estis.
Ray havis pasinton kiel muzikisto, estinte membro de la grupo Rick & The Ravens. Lia specifeco estis ludi bas-partojn per maldekstra mano (sur Fender Rhodes Piano Bass silver top, surmetita super lia ĉefa klavaro), ludante parton de klasika piano per dekstra mano (sur Vox Continental, poste Gibson G-101[1] kiun li aĉetis post kiam li rompis la klavojn de sia plasta Vox).
Dave Greenfield, brita klavarinstrumentisto de la grupo The Stranglers forte inspiriĝis el la lud-stilo de Ray.
Post la morto de Jim Morrison kaj la dissplitiĝo de The Doors, li komencis registri albumojn soloe. Li ankaŭ laboris kun Nice City kaj produktis la punkan grupon X.
Il refaris The Doors en 2002 kun Robby Krieger kaj kantisto Ian Astbury, sub la nomo The Doors of the 21st Century, alinomita Riders on the Storm sekve de juraj problemoj kun la heredantoj de Jim Morrison kaj John Densmore, antaŭa drumisto de la grupo.
Li mortis el la sekvoj de kancero la 20-an de majo 2013, enhospitaligita en Rosenheim, Bavario[2], ĉirkaŭita de siaj edzino, filo kaj tri genepoj.
Diskaro (soloe)
- 1973: The Golden Scarab
- 1974: The Whole Thing Started With Rock & Roll Now It's Out Of Control
- 1983: Carmina Burana
- 2006: The Doors: Myth and Reality, Vol 1 & 2
Filmaro
Reĝisoro
- 2008: Riders on the storm
Komponisto
- 1991: The Doors de Oliver Stone
Referencoj
- ↑ angle Gibson G101/Kalamazoo K101 - Combo Organ Heaven
- ↑ angle Ray Manzarek, Founding Member of The Doors, Passes Away at 74. The Doors.com (2013). Arkivita el la originalo je 2013-08-07. Alirita 20 majo 2013. .
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

