Fender Rhodes

Fender Rhodes Silver-Top Suitcase

Fender RhodesRhodes Piano estas elektromekaniko klavarinstrumento, kiun evoluigis Harold Rhodes (1910–2000). Komence celata kiel transportebla pianoanstataŭilo, ĝi venkis pro sia nova kaj tute memstara sono. Rhodes Piano estas uzata ĉefe en ĵazo, pop-muziko, funko kaj soŭlo. Pro la neintermiksebla, sonorileca kaj kontraste al aliaj elektropianoj kiel Wurlitzer 200 A pli milda sono, la bona transportebleco kaj la relative bona agordstabileco ĝi akiris baldaŭ altan popularecon ĉe muzikistoj.

Songenerado

Ĉe Rhodes-piano la sonon generas tiel nomata malsimetria agordforko. Ĉi tiu konsistas el ronda voĉbastoneto maldika je proks. 1mm, kiun osciligas gumomartelo ekigita per klavo. Ĉi tiu bastoneto estas firme ligita per metalbloko kun la tonriglo, resonilo, kiu similas al plato de vibrafono. Tiamaniere la frapo sur klavo osciligas la du flankojn de la agordforko. Ekestas kaj malaltfrekvencaj tonoj per la voĉbastoneto kaj ankaŭ altfrekvencaj suprotonoj, kiuj tamen pro suprotona misagordo estas tre vaste disetenditaj, ĉar male al kordo mankas la kordostreĉo. La voĉobastoneto fakte estas unuflanke streĉita kordo. La unua suprotono havas la 7-oblan frekvencon de la baza tono, la dua suprotono la 21-oblan. La suprotonoj de la elirsignalo ekestas per la magneta tonprenilo, kiu pro la principo ne estas linia.

La tonriglo ne povas misagordiĝi, kiel vibrafono, la tonalton de la voĉbastoneto destinas agordorisorto, kiu estas ŝovebla antaŭen kaj malantaŭen sur la voĉbastoneto. Rhodes-piano do pli ofte misagordiĝas pro transporto ol pro temperaturdiferencoj, kiel estas kutime je mekanika piano. La sonon deprenas elektromagneta sonprenilo simile al tiu de elektra gitaro.

Aŭdekzemploj

Fontindikoj

Literaturo

  • Ian Carr, Digby Fairweather, Brian Priestley: The Rough Guide To Jazz. Rough Guides, London 2004. ISBN 1-84353-256-5
  • Dirk Grimmer: Das Fender Rhodes. Der Siegeszug eines Elektro-Pianos. Tenea Verlag, Berlin 2006. ISBN 3-86504-157-4

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.