QWERTZ

QWERTZ (elparolata kverc aŭ kŭerc) estas nomo de la plej ofte uzata speco de komputila klavaro en Mezeŭropo kaj la latinskribaj landoj en sudorienta Eŭropo. La nomo venas de la literoj de la ses klavoj je la supra, maldekstra parto de la klavaro - Q W E R T Z.
La klavaro QWERTZ estas origine germana derivaĵo de la usona QWERTY, kiu estis desegnita por eviti ŝtopiĝon pro samtempa uzado de apudaj klavoj dum la epoko de la maŝinskribilo. La ĉefa diferenco kun QWERTY estas interŝanĝo de la klavoj Y kaj Z. Oni faris tiun ŝanĝon pro tri kialoj:
- La litero Z estas pli ofta en la germana ol Y, do indas havi ĝin en pli meza pozicio, kiu estas pli facile atingebla.
- TZ estas ofta sinsekvo de literoj en la germana. En QWERTZ oni povas pli facile tajpi ĝin, kaj maŝinskribilo malpli ofte ŝtopiĝas se oni tajpus la literojn en la sinsekvo per malsamaj manoj.
- "Zu" estas ofta prepozicio en la germana, kiu estas pli facile tajpebla en QWERTZ.
Vidu ankaŭ
- Klavarfasono
- QWERTY
- AZERTY (alia variaĵo de QWERTY uzata en Francio kaj Belgio)
- Klavaro Dvorak
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.