Púchov

| Púchov | |||
| hungare: Puhó, germane: Puchau | |||
| urbo | |||
Muzeo en Púchov
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Púchov | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Trenčín | ||
| Distrikto | Distrikto Púchov | ||
| Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
| Parto de | Stredné Považie | ||
| Riveroj | Váh, Biela voda | ||
| Situo | Púchov | ||
| - alteco | 265 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 07′ 12″ N 18° 19′ 50″ O / 49.12000 °N, 18.33056 °O (mapo) | ||
| Areo | 41,496 km² (4 149,6 ha) | ||
| Loĝantaro | 18 539 (31.12.2009) | ||
| Denseco | 446,77 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1243 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 020 01 | ||
| Telefona antaŭkodo | +421-42 | ||
| Aŭtokodoj | PU | ||
| NUTS | 513610 | ||
|
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |||
| Retpaĝo: www.puchov.sk | |||
| |||
Púchov, hungare Puhó, germane Puchau estas urbo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Púchov, kies distriktejo estas.
Situo
La urbo situas en valo de Váh, en ambaŭ bordoj de Váh, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina (Žilina). La urbo havas fervojan kaj vojan pontojn, kie komenciĝas ĉefdirekto al Ĉeĥio. Trenčín troviĝas 35 km.
Historio
Oni trovis restaĵojn el la neolitiko. La unua mencio skribe okazis en 1243, kiam reĝo Béla la 4-a donacis tiujn bienojn al figuro "Puch". Inter 14-a kaj 19-a j.c.-oj la bienoj grandparte apartenis al familio Marczibányi. Georgo Rákóczi la 1-a ekloĝis en 1628, poste alvenis multe da rifuĝintoj husanoj. En 1630 Comenius vizitis la komunumon. Ferdinando la 3-a donacis al la loko urborangon kaj foirorajton, pli poste privilegiojn. Multe okupiĝis pri teksado kaj potfarado. En 1809 la francoj brulis la urbon. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprad-Martin-Puhó-Trencsén-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 en la urbeto loĝis 1540 da loĝantoj, (1035 slovakoj, 248 hungaroj, 238 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Puhó, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, fine al Slovakio. En 2002 loĝis tie 19 200 homoj.
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo de 1940, iom da parto restis el la pli malnova preĝejo
- luterana templo de 1880, la altaro devenas el 1643
- kastelo de Rákóczi
- departementa domo el la 18-a jarcento, nun muzeo
- katolika preĝejo de 1771 en urboparto kaj iama vilaĝo Felsőkocskóc
- kapelo de familio Marczibányi omaĝe al Virga Maria el 1746
- kapelo el la 19-a jarcento
- baroka skulptaĵo de Nepomuka Sankta Johano el 1733
- iama arkeologia restaĵejo nomata roko, ilin malkovris barono Emil Fredrich Johannes Hoenning O´Caroll en 1888; la restaĵoj estas videblaj en muzeoj de Martin, Vieno kaj Budapeŝto
Internaciaj ĝemeliĝoj
Innter la partneraj urboj estas ankaŭ
Bila Cerkvo (Біла Церква) en Ukrainio (2004–)
Famuloj
En la iama Puhó naskiĝis:
En la iama Felsőkocskóc naskiĝis arthistoriisto Kálmán Brogyányi.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



