Lednica
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lednica (apartigilo) |
| Lednica | |
| hungare: Lednic, germane: Lednitz | |
| municipo | |
Vido al la supra parto de Lednica
| |
|
|
|
| Oficiala nomo: Lednica | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Trenčín |
| Distrikto | Distrikto Púchov |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Považie |
| Situo | Lednica |
| - alteco | 404 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 06′ 32″ N 18° 12′ 52″ O / 49.10889 °N, 18.21444 °O (mapo) |
| Areo | 22,65 km² (2 265 ha) |
| Loĝantaro | 978 (31.12.2011) |
| Denseco | 43,18 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1259 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 020 63 |
| Telefona antaŭkodo | +421-42 |
| Aŭtokodoj | PU |
| NUTS | 513318 |
|
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
| Retpaĝo: www.lednica.eu.sk | |
Lednica (hungare Lednic) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Lednica situas en valo de rojo proksime de la ĉeĥa landlimo, fine de 2 sakovojoj, kiuj renkontiĝas antaŭ la vilaĝo. Púchov troviĝas je 15 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1259 en formo "Lednyche". En 1465 ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo de Matiaso la 1-a. En 1628 rifuĝintaj husanoj ricevis permeson tie loĝadi. En 1784 loĝis tie 657 vilaĝanoj (132 familioj) en 121 domoj, en 1828 805 vilaĝanoj en 112 domoj. En la 19-a jarcento la urbo iĝis kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Lednic 805 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.
Burgo
La unua mencio okazis ankaŭ pri la fortikaĵo en 1259. La posedantoj estis ekzemple Mateo Csák kaj Francisko Rákóczi la 2-a. La Habsburgoj bruldetruis la fortikaĵon en 1672. Ekde tiam ĝi estas ruino.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuko de 1735
- ruinoj de la fortikaĵo kun interna tunelo
- skulptaĵoj pri Sankta Floriano kaj Johano Nepomuko el la 18-a jarcento
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


