Aydın estas provinco de Turkio. Ĝi situas en la Egea regiono de la lando. La provinca ĉefurbo same nomiĝas Aydın. Parto de la provinco interalie ankaŭ estas la urbo Didim, apud kiu situas la ruinoj de la antikva urbo Didima. Inter pliaj urboj de la provinco aparte menciindas Bozdoğan, Buharkent, Çine, Didim, Germencik, Güzelçamlı, İncirliova, Karacasu, Karpuzlu, Koçarlı, Kuyucak, Kuşadası, Köşk, Nazilli, Sultanhisar, Söke kaj Yenipazar. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 054 769 loĝantoj sur areo de 8 007 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 132 loĝantoj/km².
Eksteraj ligiloj