Ponto Forth
| Ponto Forth | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
| Regiono | Skotlando | ||||
| Koordinatoj | 55° 59′ 54″ N, 3° 23′ 15″ U (mapo)55.9984-3.3876Koordinatoj: 55° 59′ 54″ N, 3° 23′ 15″ U (mapo) | ||||
| Materialo | ŝtalo [+] | ||||
| Estiĝo | 1890 | ||||
| Konsekro | 4-a de marto 1890 | ||||
![]() |
|||||
| Ponto Forth | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||




La Ponto Forth (angle Forth Rail Bridge) estas fervoja ponto en orienta Skotlando, super la Forth marlango, kiu situas 14 kilometrojn okcidente de Edinburgo. La fervojo inter Edinburgo kaj Dundee pasas super la ponto kaj en la okcidento de ĝi situas malpli fama vojponto. La suda fino de la ponto situas en la urbo Queensferry (en la municipa areo de Edinburgo) kaj la norda fino situas en la vilaĝo North Queensferry. La ponto estis agnoskita kiel mondheredaĵo en 2015.
Historio
Konstruado de antaŭa ponto en la sama loko, dezajnita fare de Thomas Buch, ne realiĝis, post kiam alia ponto de la sama dezajnisto kolapsis super la Rivero Tay. La disfalo de la ponto, en kiu pereis 75 pasaĝeroj de la trajno sur ĝi, kaŭzis grandan ŝokon, kaj tial la plej alta nivelo de sekureco estis postulata de la ponto Forth. Post la morto de Buch, la dezajno de la ponto ricevis al John Poehler kaj Benjamin Baker, kaj ĝia konstruado okazis en la jaroj 1883-1890. Baker kaj Poehler havis riĉan inĝenieristiksperton, sed ĉi tiu estas la ununura ponto kiun Baker dezajnis, kaj ĝi estas konsiderita lia plej bonega inĝenieristiklaboro.
La ponto estas konsiderata kiel inĝenieristika mirindaĵo eĉ nuntempe. Tio estas la unua ŝtalponto kun larĝa interspaco, kaj post sia kompletigo ĝi tenis la rekordon pri longeco kaj alteco. Ĝia totala longo estas 2,5 kilometroj, kaj ĝi estas 46 metrojn super la maro sub ĝi. Ĝi estas konstruita el du ĉefaj brakoj kun longo de 521 metroj, kaj du flankaj brakoj kun longo de 107 metroj ĉiu. Entute 51,000 tunoj da ŝtalo estis metitaj en la ponto. Mafeliĉe 57 laboristoj perdis la vivon dum ĝia konstruado.
La modernaj trajnoj estas relative malpezaj kompare kun la trajnoj kiuj vojaĝis sur la ponto kiam ĝi estis konstruita, kaj tial penas reduktitan ŝarĝon sur ĝi. La ponto postulas konstantan prizorgadon, sed la frazo "pentradi la ponton Forth", kiu signifas senfinan laboron, devenas de erara rakonto kvazaŭ necesus repentri la ponton tuj post la fino de ĝia antaŭa pentrado.
En la ludo Grand Theft Auto: San Andreas oni povas trovi ponton kun la sama strukturo kiel la ponto Forth, kiu ligas la imagitajn urbojn Las Venturas kaj San Piero.
Bibliografio (anglalingva)
- Blanc, Alan. (2003) Architecture and Construction in Steel. Taylor & Francis. ISBN 978-1-135-82839-4.
- Glen, Ann. (2012) Forth Bridge: Restoring an Icon. Lily Publications. ISBN 978-1-907945-19-9.
- Harding, J. E.. (2006) Bridge Management: Inspection, maintenance, assessment and repair. CRC Press. ISBN 978-0-203-97354-7.
- McKean, Charles. (2006) Battle for the North. Granta Books. ISBN 978-1-86207-852-9.
- Nock, Oswald S.. (1958) The Railway Race to the North. Ian Allan.
- (1990) 100 Years of the Forth Bridge. Thomas Telford publishing. ISBN 978-0-7277-1600-2. OCLC 23022039.
- Summerhayes, Stuart. (2010) Design Risk Management. John Wiley & Sons. ISBN 978-1-4443-1890-6.
- Westhofen, Wilhem. (1890) “Contents”, The Forth Bridge. Offices of "Engineering".
- Wills, Elspeth M.. (2009) The Briggers: The Story of the Men Who Built the Forth Bridge. Birlinn. ISBN 978-1-84158-761-5.
Por plia legado
- MacKay, Sheila. (2011) The Forth Bridge: A Picture History. Birlinn. ISBN 978-1-84158-935-0.
- (1935) “The Forth Bridge”, Winchester, Clarence: Railway Wonders of the World, p. 432–441.
Eksteraj ligiloj
- 40 nigra-kaj-blankaj fotoj[rompita ligilo] de la konstruo de la pont Forth prenitaj en 1886–1887 fare de Philip Phillips ĉe Nacia Biblioteko de Skotlando
- Ponto Forth ĉe "Structurae"
- Scottish Poetry Library: Poetry Map of Scotland (Firth of Forth): The Construction of the Forth Bridge, 1882–1890, by Colin Donati
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





