Pix

Pix
pagsistemo Redakti la valoron en Wikidata
Dum 2020 - nekonata/nuntempe
Lando Brazilo
TTT Oficiala retejo
vdr

Pix (esperante ĝi povas esti nomata Pikso[1]) estas brazila rimedo de tuja elektronika pago, malmultekoste kaj sekure.[2] Ĝi estis oficiale lanĉita de Centra Banko de Brazilo la 5-an de oktobro 2020 kaj plene ekfunkciis la 16-an de novembro 2020.[3] La nomo elektita fakte ne estas akronimo, Pix ne estas ĉifromono, kaj la koncernaj transakcioj estas efektivigitaj en brazila realo (R$) pere de la tiel nomata Sistemo de Tujaj Pagoj, portugala mallongigo SPI.

La ĉefaj ecoj de la sistemo estas la plena havebleco (24 horoj tage, 7 tagojn semajne, 365 tagojn jare), la rapideco de transakcioj preskaŭ tujaj (ĝis 10 sekundoj por ordinara bankoĝiro), la komforto de pagaj ebloj per teknikaĵoj kiel la QR-kodo, la sekureco, la malferma medio, la multeco de uzokazoj kaj ebloj, la agregita informo.[4]

Per transakciaj ŝlosiloj, konata kiel Pix-ŝlosiloj, oni faciligas la aferon: ili estas uzataj por ligi la informojn de uzantoj al la banka ĝiro. Oni povas krei Pix-ŝlosilojn laŭ kvar specoj: CPF aŭ CNPJ, retpoŝta adreso, poŝtelefona numero kaj hazarda ŝlosilo farita de la sistemo. Necesas registri malsamajn ŝlosilojn por ĉiu konto, kiun la persono posedas, kiel ekzemple la CPF ĉe institucio A, retpoŝto ĉe institucio B aŭ telefona poŝtelefono ĉe institucio C, ne eblas uzi la CPF, la saman telefonnumeron aŭ retpoŝton en pli ol unu institucio. Fizikaj personoj povas krei ĝis kvin ŝlosilojn por ĉiu konto, dum juraj personoj povas krei ĝis dudek ŝlosilojn.[5] Pagi al fizika persono per Pix estas senpaga ago.

Referencoj

  1. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: "La Akademio rekomendas: ... Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)."
  2. Informpaĝo de Pix sur la retejo de Centra Banko de Brazilo.
  3. Centra Banko anticipos la lanĉon de Pix.
  4. Tujaj pagoj, universo de ebloj.
  5. Kio estas Pix?.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.