Piteo
| Piteo | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Patro | Pelopso |
| Patrino | Hipodamio |
| Infanoj | Henioche • Etro |
Laŭ la helena mitologio, Piteo estis reĝo de Trezeno, en Argolando (Peloponezo).

Li estis filo de la gereĝoj Pelopso kaj Dio aŭ Hipodamio, kaj alvenis el Pisatis (Elido) al la regiono por regi ĝin kune kun Etio kaj Trezeno, almenaŭ laŭnome, ĉar la landon fakte regis ĉiuj filoj de Pelopso. Post la morto de la aliaj du, Piteo unuigis la vilaĝojn Anteo kaj Hipereo, fondante tiel novan urbon, kiun li nomigis Trezeno, honore al sia ĵusmortinta frato.
Lia filino Etro (kiun oni nomis Piteiso honore al li[1]) estis la patrino, kun Egeo, de la atika heroo Tezeo, de kiu Piteo iĝis instruisto ĝis kiam la knabo estis plenkreskulo kaj decidis koni sian patron[2][3]. Fakte, ĝuste Piteo ebligis tiun rilaton, ebriiginte Egeon kaj enlasinte ties filinon en lian ĉambron, ĉar nur li komprenis la antaŭdiraĵon de la Orakolo de Delfo, kiu asertis ke Egeo restus sen idoj ĝis kiam la vin-saketo malfermiĝos[4]. Poste, kiam Tezeo edziĝis al Fedro, Piteo volonte gastigis Hipoliton en sia domo[5].
Piteo havis alian filinon, krom Etro, nomita Henioko. Ŝi edziniĝis al Kaneto kaj estis la patrino de Scirono aŭ de Siniso[6].
Laŭ la rakontoj, Piteo estis saĝa homo, la nura kiu kapablis interpreti la antaŭdiraĵon pri Egeo, tute nekompreneblaj por la aliaj[7]. Fakte, li estis tiel bona oratoro, ke li eĉ skribis manlibron pri parol-arto. Laŭ Paŭzanio, la tombejo kaj la trono kie Piteo juĝadis ankoraŭ viziteblis, multajn jarojn post lia morto[8].
| Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Trezeno | Poste: |
|---|---|---|
| Hiperenoro kaj Antaso | Piteo | Tezeo |
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

