Anteo

Ĉi tiu artikolo temas pri dio en helena mitologio. Por natura satelito de Saturno rigardu la paĝon Anteo (luno).
Anteo
rolulo de helena mitologio
giganto Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
Okupo reĝo
Patro Pozidono
Patrino Geo
Edzo/Edzino Tinjis
vdr

AnteoAntaio (helene Ανταίος [anta-i-os], latine Antaeus, [anteus]) estis en la helena mitologio filo de la mara dio Posejdono kaj diino de la tero Gajo.

Anteo batalas kontraŭ Heraklo, proksimume en la jaroj 515-510 a.K.

Li estis Giganto, kiu setlis (kaj verŝajne ankaŭ regis) en Libio kaj ĉiun eksterlandanon, kiu proksimiĝis al lia groto devigis al lukto. Li ĉiam venkis kaj la malvenkinton senkompate mortigis. Oni diradis pri li, ke li en sia groto manĝas leonan viandon kaj dormas sur nuda tero, por ke li ankoraŭ pligrandigu sian grandegan forton. Kraniojn de siaj viktimoj li kolektis sur tegmento de Posejdona templo.

Andrea Mantegna (1431-1506) Heraklo kaj Anteo

Sian subiganton li trovis nur en la heroo Heraklo, kiu venis en Libion ĉe plenumado de sia dekunua tasko, dumvoje por oraj pomoj en ĝardenon de Hesperidinoj kiujn li portu al la reĝo Eŭristeo en Mikenon. Ambaŭ fortuloj kontraŭ si batalis, ĝis Heraklo ekkomprenis de kie la Giganto prenas sian forton. Li nome ekrigardis, ke kiam Antaio perdas la fortojn, li alpremas sin al la patrino tero kaj tuj liaj fortoj revenas. Pro tio Heraklo suprenigis lin alten, por ke li ne povu tuŝi la teron. Kiam la Giganto perdis sian tutan forton, Heraklo sufokis lin.

Rilatoj al Esperanto

La personaĵon de Anteo poezie revivigas la ĉino Mao Zifu en la nomdona unua poemo de la originale esperantlingva poemaro Kantoj de Anteo de 2006.

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.