Pilibhit

Pilibhit
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 262001
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 38′ N, 79° 46′ O (mapo)28.63333333333379.766666666667Koordinatoj: 28° 38′ N, 79° 46′ O (mapo) [+]
Alto 172 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Pilibhit (Utar-Pradeŝo)
Pilibhit (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Pilibhit
Pilibhit (Barato)
Pilibhit (Barato)
DEC
Situo de Pilibhit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pilibhit [+]
vdr

Pilibhit, hindie पीलीभीत, antaŭe konata kiel Hafizabad estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Barejli, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Pilibhit ankaŭ estis konata kiel "la tero de flutoj" pro amasa kreado de la flutoj.

Surstrataj vendistoj en Pilibhit

Etimologio

Pilibhit derivis sian nomon de la proksima malgranda vilaĝo "Malnova Pilibhit", kies ekzisto okazis en la 15-a jarcento. Iam la homoj kutimis voki la lokon kiel pili (flava) kaj bhit (muro aŭ tumulo).

Demografio

En 2023 loĝantoj de Pilibhit laŭtakse havis 175 000. La legopovo estis 63,5% sub la nivelo de la landaveraĝo.

Geografio

Pilibhit situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 172 m. super la marnivelo. Limo de Nepalo troviĝas 35, kantona sidejo Barejli 49, Rudrapur (Utarakando) 56, Haldvani 71, Ŝahĝahanpur 82, Ŝahĝahanpur 86, Ĉandausi 103, Moradabad 105, Lakhimpur 121, Sambal 122, Amroha 134, Sitapur 146, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 227, Agra 238, Kanpur 240, tutlanda ĉefurbo Delhio 253, Kolkata 1090, Mumbajo 1287 kilometrojn (aere) [1].

Historio

En 1772 Pilibhit iĝis parto Maratha Imperio, sed jam en 1801 ĝi falis sub brita rego, kiu finiĝis en 1947. Dum la brita periodo en 1909 21 liberecbatalantoj estis pendigitaj. Dum la sendependa periodo okazis tumultoj, inter hinduoj kaj islamanoj, ekzemple en 1992 37 homoj mortis. En 2010 tigro mortigis kaj parte manĝis ok homojn.

Agrikultura centro en Pilibhit

Ekonomio

Pilibhit estas plejparte agrikultura kun dominado de sukerkanoj, enurbe sukerfabriko funkcias. La plej grava hejma okupiĝo estas manfarado de flutoj el bambuoj. Menciindas ankaŭ la turismo.

Lingvoj

En Pilibhit oni parolas plej ofte hindie kaj urdue.

Religio

En Pilibhit la plej ofta religio estas la hinduismo kaj kaj islamo.

Trafiko

Al Pilibhit kuras 3 fervojaj linioj el Ŝahĝahanpur, Barejli kaj proksimeco de Nepalo. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego.

Stacidomo de Pilibhit

Klimato

En Pilibhit la temperaturo varias inter 20-29 °C. En la plena jaro pluvas resume averaĝe 754 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed pli ofte pro la musono inter junio-septembro. Lastfoje neĝis en 1949.

Vidindaĵoj

Monumento en Pilibhit
  • pluraj preĝejoj
  • nacia parko proksime kun tigroj
  • horloĝa turo
  • monumento

Fontoj

  • WikiTrans

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.