Lakhimpur
| Lakhimpur | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| setlejo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 262701 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 27° 57′ N, 80° 46′ O (mapo)27.9580.77Koordinatoj: 27° 57′ N, 80° 46′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 147 m [+] | ||
| Areo | 10 km² (1 000 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Lakhimpur, hindie लखीमपुर estas urbego en norda Barato, en norda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, kie ĝi estas distrikta sidejo. La loknomo estis nomita pri hindua diino de fortuno Lakŝmio.

Demografio
En 2011 Lakhimpur havis 151 993 da loĝantoj. La legopovo estis 73% en 2001. Lakhimpur atingis la internacian kvalifikon urbego en la malfruaj 1990-aj jaroj.
Geografio
Lakhimpur situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 147 m. super la marnivelo. Sitapur troviĝas 45, Ŝahĝahanpur 86, Hardoj 87, Bahrajĉ 91, Barabanki 120, Pilibhit 121, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 124, Barejli 141, Gonda (urbo) 150, Budaun 162, Kanpur 169, Agra 284, tutlanda ĉefurbo Delhio 357, Kolkata 970, Mumbajo 1286 kilometrojn (aere) [1].
Historio
La brita erao finiĝis en 1947. Lakhimpur atingis la municipan statuson en 1968.
Ekonomio
Lakhimpur kun la ĉirkaŭaĵo estas plejparte agrikultura kun dominado de sukerkanoj, sed estas kultivitaj ankaŭ teoj, rizoj, juto en la ĉirkaŭaĵo.
Lingvoj
En Lakhimpur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, tamen oni parolas en en:Awadhi language.
Religio
En Lakhimpur la plej ofta religio estas la hinduismo kun preskaŭ 76% kaj islamo (22%), fine sikismo 1%, krome aliaj.
Eduko
En Lakhimpur kelkaj altlernejoj funkcias.
Trafiko
Lakhimpur havas trairan fervojan linion. 6 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima internacia flughaveno estas atingebla en Laknaŭo.
Klimato
La klimato estas varma tutjare krom la pluvsezonoj. En Lakhimpur la temperaturo varias inter 19-31 °C. En la plena jaro pluvas resume averaĝe 1018 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro. Inter novembr-aprilo apenaŭ pluvas. Vintre (novembro-februaro) la temperaturo varias inter 30-0 °C, somere (marto-junio) estas 46-20 °C, pluvsezone (julio-oktobro 35-20 °C.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- nacia parko proksime kun tigroj kaj birdoj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




