Pieterlen
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pieterlen (stacidomo). |
| Pieterlen | |
|---|---|
| Blazono de Pieterlen | |
| Pieterlen vidita el la trajno | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Bielo |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
| Koordinatoj | 47° 10′ 30″ N 7° 20′ 20″ O / 47.17500 °N, 7.33889 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 30″ N 7° 20′ 20″ O / 47.17500 °N, 7.33889 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 3543 |
| Areo | 8,32 km² |
| Alteco | 436 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2542 |
| Komunumkodo | 0392 |
| Mapo de Pieterlen | |
Pieterlen (en la franca lingvo Perles) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3543 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Pieterlen situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro oriente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pieterlen la kvartalo Zälgli sude de la vilaĝo kaj la setlejo Bifang oriente de la vilaĝo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,32 km², de kiuj 47,1% estas kovritaj de arbaro, 31,0% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Pieterlen limas en nordo al Romont, en oriento al Lengnau, en sudoriento al Meinisberg, en sudo al Safnern, en okcidento al Bielo, kaj en nordokcidento al Vauffelin.
Trafiko
Tra Pieterlen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5. De Pieterlen la kantona ĉefvojo n-ro 235 kondukas al Büren ĉe Aro. Laŭlonge de la suda komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĉe la limo al Büren ekzistas alveturejo. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Soloturno al Bielo kaj la linio 3N de la loka busreto de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Pieterlen datiĝas el la jaro 1228 kiel Perla. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la bronzepoko, de romia bieno kaj romia banejo, kaj mezepokaj vicotombejoj kaj iama mezepoko defendoinstalaĵo. Dum mezepoko Pieterlen estis kun Romont majorejo de la Princepiskopejo de Bazelo. En la jaro 1797 Pieterlen estis aneksita de Francio kaj fariĝis parto de la franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 Pieterlen estis per la Kongreso de Vieno atribuita al la Kantono Berno, kiu ĝin en 1816 atribuis al la distrikto Büren. Kadre de la administra reformo la komunumo en la jaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Bielo.[3]
Komunuma partnereco
Pieterlen ek de 1992 havas komunuman partnerecon kun la komunumo Třešť en okcidenta Moravio en Ĉeĥio.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Pieterlen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Reformita preĝejo de Pieterlen
-
Tombejo de Pieterlen
-
Rigardo al vilaĝo kaj preĝejo
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







