Ipsach

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ipsach (stacidomo) kaj Ipsach Herdi (stacidomo).
Ipsach
Blazono de Ipsach
Blazono de Ipsach
Blazono de Ipsach
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 7° 3′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.05000 °O / 47.11667; 7.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 3′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.05000 °O / 47.11667; 7.05000 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 3913
Areo 1,91 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 2563
Komunumkodo 0739
Mapo de Ipsach
Mapo de Ipsach
Mapo de Ipsach
vdr

Ipsach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Ipsach situas ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo proksimume 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la elfluejo de la Nidau-Büren-Kanalo, en kiu la rivero Zihl estis kunigita kun la rivero Aro el la Lago de Bielo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,91 km², de kiuj 3,7% estas kovritaj de arbaro, 45,0% servas por agrikulturo kaj 50,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

Ipsach limas en nordo al la Lago de Bielo, en nordoriento al Nidau, en oriento al Port, en sudo al Bellmund, en okcidento al Sutz-Lattrigen.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Nidau al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 3 kilometrojn oriente de la komunumo ĉe la limo de Brügg kaj Bielo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins, kiu disponas pri du haltejoj sur la teritorio de la komunumo. Estas cetere projektita en la jaro 2016 longigi tiun tramlinio ĝis la stacidomo de Bielo kaj pluen al Bözingerfeld.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ipsach datiĝas el la jaro 1265 kiel Ipzacho. Dum mezepoko la hodiaŭa komunumo konsistis el la du setlejoj Hof-Ipsach kaj Wiler, kiuj formis parton de la regiono Insulgovio de la Grafejo de Nidau. En la jaro 1382 la Insulgovio estis vendita al Friburgo kaj en la jaro 1398 akirita de Berno.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.