Peter Zoffmann

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Peter Zoffmann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1877 (1877-01-25)
en Haderslevo
Morto 30-an de novembro 1970 (1970-11-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
socialdemokrato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Peter ZOFFMANN estis dana esperantista pioniro kaj socialdemokrato, urba ĉefkasisto en Koldingo (de 1902 ĝis 1920 instruisto). Naskiĝis la 25-an de januaro 1877 en Haderslevo. Prezidanto de la centra biblioteko en Koldingo. Kunlaboranto de verko pri Karl Marx. Pergazeta propagandisto, aŭtoro de lernolibro kaj Esperanto-Dana kaj Dana-Esperanto Vortaroj.

En 1902 Zoffmann komencis lerni Esperanton. Oni raj­tas supozi, ke neniu ankoraŭ aktiva esperantisto komencis tiel frue en Danio. La komenco estis malfacila, ĉar li sciis pri neniu lernolibro en la dana lingvo kaj tial devis havigi al si svedlingvan, kaj fakte daŭris ĝis 1910, antaŭ ol li atingis rezulton. En tiu jaro li komencis korespondi kun ekster­landanoj, kaj per vizito de ĉeha instruisto li akiris parolan rutinon. Poste, kiam li en 1912 ricevis sti­pendion por vojaĝo kiel desegna instruisto en Bohemio, li ricevis la plej fortan instigon. Per la delegito-sistemo de la Esperanto-movado li, kiu ne sciis la ĉehan lingvon, povis aranĝi la vojaĝon tiel, ke li parolis nur Esperanton. Sian entuziasmon pri Esperanto Zoffmann konkretigis per eldonado de lernolibro (1918) kaj vortaro (1922).

La 22-an de novembro 1952 la Esperanto-Klubo de Kolding aranĝis festeton okaze de unika jubileo de la honora membro de la klubo, eksa urbkasi­sto P. Zoffmann. Li mortis en 1971.

Verkoj

  • 1918: Esperanto: Lærebog for Begyndere / af P. Zoffmann. Kolding: Hansen 1918, 62 p.
Citaĵo
 Unua lernolibro de Esperanto por Danoj. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)
  • 1922: Esperanto-Dansk og Dansk-Esperanto Ordbog. Kolding: Chr. Hansen, 1922, 160 p. 20x13 cm

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.