PergamenoPergameno estas felo (ĉefe de ŝafo) preparita por skribado. HistorioLa nomo de pergameno devenas el la helena urbo Pergamo. Pergamenon oni interalie uzis por fenestroj kaj skribovolvaĵoj, la antaŭuloj de niaj modernaj libroj. Laŭ Francisko Azorín pergameno estas Ŝafofelo preparita por pentri aŭ skribi sur ĝi, multe uzata de la 4ª ĝis la 10ª jc., skribita per ruĝa, blua, aŭ violkolora inko. La biblioteko de Atalo en Pergamo (197 j. a. K.), havis 200.000 pergamenojn.[1] Li indikas etimologion el Pergamo, propra greka nomo de nuna urbo Bergamo en Malgranda Azio kaj de tie la latina pergamena.[2] TeknikoLa pergameno estis tradicie pretigita el netanita felo de remaĉuloj (ekz. bovido, kapro, ŝafo). Por fari pergamenon, unue, oni lavu la felon per kalkakvo por ke ĝi forigu la harojn. Tuj post kiam la kruda senhara felo estas etendita, ĝi estas pergameno. Oni povas lavi la felon per tanino. Oni traktis la pergamenon, senharan felon per tanaj materialoj por igi ĝin eltena al putriĝo. Tre delikata speco de pergameno estas veleno. Bibliografio
Notoj
Vidu ankaŭ |