Paul Whiteman

Paul Whiteman
Persona informo
Naskonomo Paul Samuel Whiteman
Naskiĝo 28-an de marto 1890 (1890-03-28)
en Denvero
Morto 29-an de decembro 1967 (1967-12-29) (77-jaraĝa)
en Doylestown
Tombo First Presbyterian Church of Ewing Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater East High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Margaret Livingston (en) Traduki (1931–)
Vanda Hoff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
komponisto
radio-prezentisto
ĵazmuzikisto
bandestro
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul WHITEMAN 28-an de marto 1890 en Denvero, Koloradio; 29-an de decembro 1967 en Doylestown, Pensilvanio) estis usona orkestrodirektisto kaj bandestro.

Vivo

Paul Whiteman kun sia orkestro en 1921.

Whiteman komence muzikis kiel violonisto en simfoniaj orkestroj. En 1918 li fariĝis direktisto de la orkestro de Hotelo Fairmont en San Francisco. Kun ĉi tiu orkestro li akceptis en 1920 dungitecojn en Atlantic City kaj Novjorko kaj koncertvojaĝis kun ĝi en 1923 en Eŭropo. La orkestro havis preskaŭ simfonian grandon kaj estis komerce tre sukcesa. Tio ebligis al Whiteman, dungi esencan nombron da junaj, blankulaj ĵazmuzikistojn , el kiuj multaj dum la sekvaj jaroj mem karieris kiel bandestroj aŭ soloistoj dum la svingepoko. Al tiuj apartenis aparte Jack Teagarden, Frank Trumbauer, Bunny Berigan, Joe Venuti, Eddie Lang , gefratoj Tommy Dorsey kaj Jimmy Dorsey samkiel Bix Beiderbecke kaj Bing Crosby. En 1924 la orkestro transprenis en Novjorko la unuan prezentadon de Rhapsody in Blue de George Gershwin, kiun instrumentigis la aranĝisto de Whiteman, Ferde Grofé. Whiteman direktis la orkestron ĝis meze de la 1940-aj jaroj kaj fariĝis poste muzikestro ĉe radiostacio „ABC“.

La sono de la orkestro de Whiteman ne estas komparebla kun tiu de la ĉefaj nigrulaj bandoj tiutempaj, precipe pro ĝiaj parte komplikaj kaj pompaj aranĝaĵoj; tamen kelkaj sondiskaj registraĵoj estas interesaj pro tio, ke ĝi multloke dokumentas la komencojn de la supre nomitaj muzikistoj kun aŭskultindaj solooj. La muzikan stilon de Whiteman oni ankaŭ nomas simfonia ĵazo. Ĉi tiu sono baldaŭ evidentiĝis kiel tre sukcesa, ĉar la unua surdiskigo de Whiteman, Whispering el septembro de 1920 vendiĝis preskaŭ dumilionoble kaj fariĝis per tio la unua milionvendaĵo de la populara muziko. Per 3,4 milionoj da venditaj diskoj lia titolo Three O'Clock In The Morning, publikigita septembron de 1922, estis eĉ pli enspeza. Krom ĉi tiuj pecoj li sukcesis entute pluajn 29 unuajn rangojn en la furorkanta ranglisto. En 1923 "Felix Kept On Walking" temis pri la jam populara rolulo de bildstrioj kaj filmoj Kato Felikso kaj sekvis ankaŭ aliaj kantoj samtemaj.

La kvara edzino de Paul Whiteman estis filmaktorino Margaret Livingston (1900-1984).

Literaturo

  • George T. Simon: The Big Bands. Antaŭparolo de Frank Sinatra. 3-a prilaborita eldono. Novjorko: Macmillan Publishing Co und London: Collier Macmillan Publishers, 1974, S. 452-455

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.