Koloradio
Koloradio[1] aŭ Kolorado[2] (angle Colorado [kaleRAdoŭ]) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 38-a subŝtato de Usono ekde la 1-a de aŭgusto 1876. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Denvero. Ĝia nomo venas de la rivero Kolorado. KlimatoKiel la aliaj montaj ŝtatoj, Koloradio havas pli kompleksan klimaton ol aliaj partoj de Usono. La suda parto de la ŝtato ne ĉiam estas pli varma ol la norda. La plejparto de Koloradio konsistas el montaroj, montarbazoj, altaj ebenejoj, kaj dezertoj. La nordoriento, oriento, kaj sudoriento estas plejparte altaj ebenejoj, dum la nordo estas miksaĵo de altaj ebenejoj, montarbazo, kaj montaro. la nordokcidento kaj okcidento estas ĉefe montaj kun iom da dezertoj intermikse. La sudokcidento kaj sudo estas kompleksa intermikso de dezertaj kaj montaj lokoj. La montoj kaj valoj forte efikas al koloradiaj klimatoj. Ekstrema veteroEkstremaj veteraj okazoj estas oftaj en Koloradio, kvankam signifa parto de la totalo okazas en la lokoj loĝataj de malplej da homoj. Granda parto de la ŝtato estas sekega, kun tutaŝtata averaĝo de nur 430 milimetroj da precipitaĵo. Malofte okazas, ke neniu parto de Koloradio estas en iu grado de akvomanko.[3] La malmulto de precipitaĵo kontribuas al la severo de incendioj. Gravaj incendioj en la lastaj jardekoj estis la Incendio de Hayman en 2002, la incendio de Fourmile Canyon en 2010, la Incendio de Waldo Canyon kaj Incendio de High Park en 2012, kaj la Incendio de Black Forest en 2013. En 2020 okazis la tri plej grandaj incendioj en la historio de Koloradio, la Incendio de Pine Gulch, la Incendio de Cameron Peak, kaj la Incendio de East Troublesome. La Incendio Marshall de 2021 detruis plej da homaj havaĵoj. FaŭnoOftaj mamuloj de la montoj de Koloradio estas interalie (en grandaj kvantoj) hemionaj cervoj, sudokcidentaj ruĝaj tamiosciuroj, ormantelaj grundaj sciuroj, flavventraj marmotoj, alkoj (neindiĝenaj), pikaoj, kaj ruĝaj vulpoj.[4][5][6][7] La montarbazoj havas cervojn, vulpajn sciurojn, dezertajn silvilagojn, montajn silvilagojn, kaj kojotojn.[8][9] La prerioj estas la hejmo de antilokaproj, nigravostaj cinomusoj, la endanĝeraj amerikaj vulpoj, taksideoj, kaj preriaj leporoj.[10][11][12][13] La adoptado de kaptitaj mustangoj estas kulture akceptata kaj la urbo Cañon City havas la plej grandan mustangan adoptejon de la Usona Buroo pri Termastrumado.[14] Gravaj urboj
ServojVidu ankaŭEksteraj ligilojReferencoj
|