Patty Frank

Patty Frank
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1876 (1876-01-19)
en Vieno
Morto 23-an de aŭgusto 1959 (1959-08-23) (83-jaraĝa)
en Radebeul
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuratoro
cirkisto
verkisto de nefikcio
muzeologo
etnologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Patty FRANK pseŭdonimo kiel ankaŭ EisenarmIsto Maza (naskiĝinta Ernst Tobis la 19-an de januaro 1876 en Vieno, mortinta la 23-an de aŭgusto 1959 en Radebeul) estis germana artisto, esploristo de indianoj, verkisto kaj muzeologo.

Ein Leben im Banne Karl Mays, ilustris Elk Eber (1942)

Vivo

Vilao Bärenfett

Avo lia estis porcelanpentristo, la avo porcelankomercisto; la familio originis el Bohemujo transloĝonte el la regiono de Karlovaro Vienon. Kiam Ernst estis 13-jaraĝulo, la patro ja restis Viene dume la patrino kun la infanoj iris al Frankfurto ĉe Majno. Tie ŝia filino Gabriele studis kantadon fariĝonte operkantistino. Sed por la aventurema Ernst la bridema patrino planis - ĝardenistan karieron.

La usona migradanta trupo Buffalo-Bill's Wild West-Show kun 200 indianoj kaj vakeroj, sovaĝaj ĉevaloj kaj bubaloj gastis plurajn tagojn en Frankfurto, rekte ĉe la pamejo kie la hortikultura lernoknabo Tobis kun aliaj zorgu pri nedifekto de la gazonaro fare de la gapvizitantoj. Kiam li rimarkis ke nova stalisto serĉatas, li entuziasme pretis dungiĝi sen informado de la patrino. Ĉi lasta trovis lin finfine en Strasburgo kaj revenigis lin hejmen en februaro 1891. La ununura memoraĵo por Ernst pri tiu aventuro restis paro da originalaj mokasenoj ricevitaj de trupano. Ĝi iĝis fundamento de la poste famega kolekto da sovaĝokcidentaĵoj. Dum la liberaj tempoj, Tobis flegis renkonti sampensantojn en la gimastikklubo Helvetia kie oni ellernis la bazajn aferojn de surtera akrobatado. Per tio eblis la posta kariero kiel akrobato. Post foriro el Frankfurto en 1893 volegante karieri kiel artisto li helpadis ĉe diversaj etaj teatroj. En tiu tempo li ankaŭ elektis la artistan nomon Patty Frank. Nur en 1895 li atingis sian sukceson per akcepto kiel artist-elevo ĉe la renomita cirko Montrose. Post unuaj internaciaj prezentoj, li en 1896/97 fondis propran akrobatan partnerecan trupon, la Patty-Frank-Troupe – La akrobataj mirindaĵoj. Kun ĉi tiu grupo de ses ĝis sep artistoj, kie Frank laboris kiel subulo, li atingis sian unuan engaĝiĝon en Ameriko en 1901. Pliaj sekvis en Usono (1908, 1910, 1913), Eŭropo (ekz. 1922, 1925), Aŭstralio (1913) kaj Sudafriko. La dungiteco ĉe la mondfama cirko Barnum & Bailey en 1910 estis aparta karierkulmino. Meze de la 1920-aj jaroj, tamen, la engaĝiĝoj malkreskis pro la malfacila ekonomia situacio en Germanujo, kaj tiel la artista kariero finiĝis en 1926 kun engaĝiĝo ĉe la berlina cirko Busch.


Patty Frank estis kunfondinto kaj longjara administranto de la en 1928 malfermita indiana muzeo en Radebeul. La vidvino de Karl May, Klara bezonis kuratoron por plej efikan prezentadon de la ideoj kaj postlasitaĵoj de sia edzo. Ne malŝatinda kromefekto estis ke Frank mem posedis multajn tiaĵojn. Lia loĝejo kun dumviva loĝadrajto troviĝis je Vilao Bärenfett, blokdomo starigita de Klara May en la 1926-a jaro. Po 300 milojn da vizitantoj oni havis por jaro. Frank ankaŭ verkis plurajn ŝatatajn faklibrojn, ekz. So lebten und starben die Indianer, Die Indianerschlacht am Little Big Horn kaj Ein Leben im Banne Karl Mays.

tombo de Patty Frank sur la eosta tombejo de Radebeul

Tombo lia estas proksima de tiu de Karl May en Radebeul; du mortojn post lia morto forpasis ankaŭ la edzino Marie Barthel kiu dum 20 jaroj estis domservistino en la domo de Klara May.

Skribaĵoj

  • Die Indianerschlacht am Little Bighorn, Karl-May-Jahrbuch 1926
  • Wie ich meinen ersten Skalp erwarb, Karl-May-Jahrbuch 1929
  • Ein Überfall auf das Blockhaus, Karl-May-Jahrbuch 1930
  • Die Jagd nach der Büffelhaut, Karl-May-Jahrbuch 1931
  • Karl Mays letzter Gefangener, Karl-May-Jahrbuch 1932
  • Die Indianerschlacht in Stuttgart, Karl-May-Jahrbuch 1933
  • Ein Leben im Banne Karl Mays, Karl-May-Verlag, 1935 (kiu enhavas kvar de la supre menciitaj tekstoj)
  • So lebten und starben die Indianer, elfteilige Artikelreihe in der Wochenzeitschrift Die grüne Post, 1941
  • Wilder Westen. Leben und Sterben der Indianer Nordamerikas, 1951 (kun ilustraĵoj de Zdenek Burian)
  • Die Indianerschlacht am Little Big Horn, 1957

Literaturo

  • Wolfgang Seifert: Patty Frank – der Zirkus, die Indianer, das Karl-May-Museum, Karl-May-Verlag, Bamberg 1998, ISBN 978-3-7802-3003-4

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.