Parko Tria de Februaro
La Parko Tria de Februaro aŭ en hispana Parque 3 de Febrero, konata populare kiel Bosques de Palermo (Arbaroj de Palermo), estas aro de parkoj kiuj elstaras pro siaj arbaroj, lagoj kaj rozujaroj, de etendo de ĉirkaŭ 400 ha, situanta en la kvartalo Palermo, en Bonaero, Argentino, kiu kunformas la naturan zonon plej popularan de la urbo kaj en kies dezajno elstaris la pejzaĝisto Charles Thays. HistorioJuan Manuel de Rosas aĉetis an la areo bienojn kaj konstruis palacon, ĝardenojn, lagetojn ktp., kiu poste estis baso por la nuna parko. La 15a de aprilo de 1858 inaŭguriĝis la parko por unua ekspozicio de industrio kaj agrikulturo (iome povra). En 1864 instaliĝis sportejo kie la 29an de junio de 1867 oni ludis la unuan matĉon de futbalo. PriskriboEksteraj ligiloj34° 34′ 24″ S 58° 24′ 53″ U / 34.57333 °S, 58.41472 °U (mapo) |