Pankuko
La pankuko estas dolĉaĵo tipa de la celebroj de Karesmo kaj Sankta Semajno en Hispanio, krom en Kantabrio, kie oni kuiras ilin dum Kristnasko. Konsistas el peco de pano (kutime malnova de kelkaj tagoj, jam seka) kiu estas trempita en lakto aŭ vino kun mielo kaj spicoj, kaj, post esti metita en ovo, estas fritita en pato plena je oleo. Ĝin oni bonodorigas laŭ gusto per diversaj ingrediencoj: nome cinamo aŭ likvoro, kaj oni dolĉigas ĝin per mielo, siropo aŭ sukero. Estas nutraĵo de malriĉa deveno kiu tuje satigas la manĝanton kaj ties uzado estas kutima en Karesmo, epoko kiam la katolikoj tradicie ne manĝas viandon. En la hispana ili nomiĝas "torrijas" [torIĥas]. Nederlando kaj BelgioEn Nederlando kaj Flandra Belgio, ĝi nomiĝas wentelteefje (ruliĝhundineto) aŭ gewonnen brood (gajnita pano). En Valona Belgio, ĝi estas pain perdu (perdita pano), kiel en Francio. En landoj kie oni parolas angle ĝi nomiĝas french toast (franca toasto) aŭ egg bread (ovopano). |