Paidikion

Paidikion estas 570-paĝa literatura manuskripto pri pederasta temo, verkita ĉirkaŭ la jaro 1917 de Kenneth Searight, kreinto de la internacia helplingvo sona.

Verkita en la angla, la manuskripton konsistigas kompilaĵo de prozaj kaj versaj erotikaĵoj, entenate 137-paĝa poezia seksa membiografio de la aŭtoro, titolita "The Furnace". En parto titolita "Paidiology", la aŭtoro inkludas liston de 129 knaboj kun kiuj li havis seksrilatojn inter 1897 kaj 1917 kaj priskribas detalojn kiel ilia nomo, aĝo kaj raso, naturo de la seksrilato, dato kaj loko de ĉiu renkontiĝo (la manuskripto montras, ke li havis seksrilatojn, krom en Britujo, ankaŭ en Italujo, Egiptujo kaj Hindujo), nombro da orgasmoj kiun li havis kaj aliaj informoj. La averaĝa aĝo de la knaboj estas po 15 jaroj.[1][2]

La frontispico montras bildon de junulo en togo kaj sandaloj, fotografiita de Vicenzo Galdi. La ceteraj fotografaĵoj montras nudajn knabojn sidantajn sur brakseĝoj, surklinitaj en sofoj kaj stare en sugestaj pozoj, klare inspiritaj je Wilhelm von Gloeden kaj aliaj artistoj specialigitaj pri erotika fotografio de adoleskantoj; fakte, unu el la bildoj estas fotografio kaptita de Gloeden mem.[3]

La verko estis neniam publikigita kaj malaperis. En 1966, Toby Hammond, londona aŭtoro kiu verkis 9-paĝan studon por la revuo International Journal of Greek Love, titolita "Paidikion: a paiderastic manuscript",[4] asertis, ke li ĝin vidis "en privata kolekto en Londono, kies posedanto aĉetis ĝin kontraŭ konsiderinda monsumo al librovendisto kiu, laŭ onidiroj, pagis duonan kronon por ĝi". Ne estas sciata kio okazis poste al la manuskripto.

Referencoj

  1. Hyam, Ronald. Empire and sexuality: the British experience (angle). Manchester: Manchester University Press, 1990, p. 128
  2. White, Chris. Nineteenth-century writings on homosexuality: a sourcebook (angle). Londono: eldonejo Routledge, 1999, p. 328
  3. Aldrich, Robert. Colonialism and homosexuality (angle). Nov-Jorko: Routledge, 2003, pp. 280-281
  4. Hammond, Toby. "Paidikion: a paiderastic manuscript" (angle). International Journal of Greek Love, Vol. I, n-ro 2, 1966

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.