Beth Kelly
| Beth Kelly | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Universitato Rutgers | |
| Profesio | ||
| Okupo | profesoro | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Beth KELLY estas politika aktivulino kaj feminista politika teoriisto loĝanta en Usono. Ŝi estas profesoro pri Studoj pri Virino kaj Genro kaj nuntempe ŝi estas direktoro de la fako de Irlandaj Studoj ĉe Universitato DePaul.[1][2] Ekde 1997 ĝis 2003, Kelly estis direktoro de la fako de Studoj pri Virino kaj Genro ĉe DePaul, kaj ŝi estis fondinto de la programo pri GLAT-studoj en DePaul. Ekde marto 2010, Kelly estis prezidanto de la Konsulta Konsilantaro pri Lesbaj, Gejaj, Ambaŭseksemaj kaj Transgenraj Aferoj, unu el la ok konsultaj konsilantaroj de la Komisiono pri Homaj Rajtoj en la urbo Chicago.[3] Kelly doktoriĝis ĉe la Universitato Rutgers.[4]
Kelly estas senkaŝa lesbanino. Inter siaj reserĉaj interesoj, ŝi rimarkigas feministan teorion, GLAT-politikoj kaj kvira teorio. Komence de la 1980-aj jaroj, ŝi publikigis artikolon titolitan "On 'Woman/Girl Love'—Or, Lesbians Do 'Do It'" forte defendenatan la pedofilian aktivistan organizon NAMBLA, kaj atakante aliajn feministajn lesbaninojn kiuj oponis la organizon. Kelly rakontis seksrilaton kiun ŝi havis, kiu komencis kiam ŝi estis 8-jara, kun praonklino kiu estis pli ol 50 jarojn pli aĝa, kaj priskribis ŝian personan intervenon en simila rilatoj "kiel knabino kaj kiel virino" samtempe.[5]
En 2005, Kelly publikigis la kolektivajn memoraĵojn Telling Our Lives: Conversations on Solidarity and Difference, kun Frida Kerner Furman kaj Linda Williamson Nelson.
En marto 2010, la urbestro de Chicago Richard M. Daley nomumis Kelly estron de la GLAT-a konsulta konsilantaro de la urbo por trijara periodo. La konsilantaro funkcias kiel interligo por la geja komunumo kun la urba registaro kaj respondecas pri identigo de areoj de antaŭjuĝo aŭ diskriminaciado tuŝantajn la gejan komunumon koncerne al loĝejo kaj homaj rajtoj.[3]
Referencoj
- ↑ Beth Kelly, Ph.D Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Universitato DePaul.
- ↑ Beth Kelly, Ph.D. DePaul Information Directory Universitato DePaul.
- ↑ 3,0 3,1 Daley appoints new chair to Chicago’s LGBT advisory council. Chicagogopride.com. Arkivita el la originalo je 2012-07-20. Alirita 2012-12-07 .
- ↑ [1] Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ David Thorstad, "Man/Boy Love and the American Gay Movement," en Male Intergenerational Intimacy: Historical, Socio-Psychological, and Legal Perspectives, p. 255, 1991, ISBN 1560240008.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

