PA-RISC
| PA-RISC | ||
|---|---|---|
| komputa platformo instrukciara arkitekturo | ||
| Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
| Lando | Usono | |

PA-RISC estas tipo de mikroprocesoro uzata en laborstacioj de la kompanio Hewlett-Packard. Tiu teĥnologio estis enkondukita la 26-an de februaro 1986.
Priskribo
Ĝia nomo devenas de la speco de arĥitekturo elektita: RISC (angle reduced instruction set computer, "reduktita instrukciara komputado"), kaj PA signifas Precision-Architecture.
Arĥitekturo PA-RISC estas la rezulto de esplorado pri la evoluo de la unua 32-bita procesoro en la mondo, nome Focus. Tiu arĥitekturo ofertas kompletan aron da instrukcioj por optimumigi la administradon de la instrukcivico dum kompilado. Ĝi tiel povas esti konsiderata kiel la unua aliro al VLIW (angle Very long instruction word, "tre longa komanda vorto") kaj poste, al arĥitekturo EPIC (angle Explicitly parallel instruction computing) proponita en Itanium de Intel.
PA-RISC estis procesoro intencita anstataŭigi la malnovajn 16-bitajn generaciojn sur serviloj de la serio HP 3000 same kiel la procesorojn de tipo Motorola 680x0 sur laborstacioj kaj serviloj HP Unix. Ĝi estas en perfekta sinsekvo de RISC-procesoroj.
Modeloj
Unu el la teĥnologioj uzataj en versio de PA-RISC, nome PA-7100, celas akceli prilaboradon por plurmediaj aplikaĵoj kaj konsistigas skizon de tio, kion Intel faros poste per sia teĥnologio MMX (angle MultiMedia eXtensions).
La lasta procesoro en tiu sinsekvo estas PA-8900, aperinta en 2005[1].
Referencoj
- ↑ PA-RISC Architecture. openpa.net. Alirita 24 februaro 2022 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "PA-RISC" en la franca vikipedio (fonta versio 191378322). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

