Laborstacio
Laborstacio (angle workstation) estas komplekso de aparataraj kaj programaraj iloj, destinitaj por solvado de certa aro da taskoj.
Laborstacio kiel laborloko de profesiulo estas komputilo aŭ komputila terminalo (enigiloj kaj eligiloj, diskretaj kaj ofte distancitaj disde la administra komputilo) kaj kompleto da necesa programaro, laŭbezone provizataj per helpa ilaro: presilo, ekstera datumdeponilo (magneta bendo, disketo, optika disko), strekkodskanilo kaj cetero[1].
En Sovetunio ekzistis simila termino: aŭtomatigita laborloko (ruse автоматизированное рабочее место, АРМ); ĝia senco estis malpli vasta[1].
Per la termino «laborstacio» oni indikas ankaŭ senmovan komputilon en loka reto rilate al servilo. (En lokaj retoj komputiloj estas klasifikataj je laborstacioj kaj serviloj. Ĉe laborstacioj la uzantoj solvas aplikajn taskojn [laboras en datumbazoj, kreas dokumentojn, faras kalkulojn, ludas]. Servilo priservas la reton kaj provizas siajn risurcojn al ĉiuj retnodoj, en tiu nombro al la laborstacioj.)
Indicoj de konfiguroj
Ekzistas sufiĉe stabilaj indicoj de konfiguroj de laborstacioj destinitaj por certaj taskoj, kaj tio ebligas dividi ilin je profesiaj subklasoj:
- plurmedio kaj interalie komputila grafiko kaj traktado de bildoj, videoj kaj sonoj, ellaborado de komputilaj ludoj;
- diversaj inĝenieraj, arĥitekturaj (en tiu nombro urbokonstruaj) kaj aliaj sistemoj por aŭtomatigita projektado, geografiaj informsistemoj, kampolaboro, geodezio ktp.;
- sciencaj kaj inĝenieraj teĥnikaj kalkuladoj;
- profesia borsa interreta komercado.
Ĉiu tia subklaso povas havi siajn ĥarakterizajn ecojn kaj unikajn erojn, tiuj estas (enkrampe estas ekzemploj de uzado): granda ekrano aŭ kelkaj ekranoj (aŭtomatigita projektado, geografiaj informsistemoj, borso), rapide funkcianta grafika karto (kino, animacio, komputilaj ludoj), ampleksaj datumdeponiloj (fotogrametrio, animacio), profesia skanilo (fotarto), protektita komputilujo (armeo, uzado en ekstremaj kondiĉoj) kaj aliaj.
Vidu ankaŭ
Komputeko (prikomputila terminokolekto)
Eksteraj ligiloj
Polsson, Ken. Chronology of Workstation Computers (angle) (2015-05-14). Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2016-08-22 .
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.