Ophélie Winter
Ophélie WINTER, naskiĝnome Ophélie Kleerekoper-Winter (naskiĝis la 20-an de februaro 1974 en Boulogne-Billancourt, Hauts-de-Seine) estas franca kantistino kaj aktorino. Nun ŝi havas 50 jarojn. BiografioŜia patro, David Alexandre Winter, estis jud-nederlanda pop-muzika kantisto dum la 1970-aj jaroj, kaj ŝia patrino estis franca modelo, kiu fariĝis ŝia agento. Ŝia frato, Michael, estas kantisto kaj televida prezentisto. Ophélie Winter transloĝiĝis al Usono por esti proksima al sia patro post kiam ŝiaj gepatroj eksedziĝis, kiam ŝi estis apenaŭ 2-jaraĝa. En Usono, Ophélie Winter studis dancadon, kantadon, muzikon kaj aktoradon. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, ŝi foriris al Parizo, kie ŝi vivis kun ŝiaj patrino kaj frato. Tie ŝi estis rimarkita de model-agento sur Avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj post tri jaroj da modelado, ŝi decidis fariĝi kantistino kaj aktorino. Kantisto Prince verkis por ŝi kanzonon. Ŝi nun vivas en Parizo, aperante en pluraj televidaj elsendoj. Marioneto je ŝia bildo reprezentis ŝin en franca televida programo "Les Guignols de l'info" (1988). Kantista karieroŜia deziro fariĝi kantistino ekis post kiam amiko de ŝia patro, kiu ankaŭ estis kantisto, serĉis junan virinon por kanti kun li duope. Ophélie Winter akceptis kaj komencis registradon. Ŝi nun aperigis kvar albumojn: No Soucy! kunlabore kun ŝia frato, Privacy, Explicit Lyrics kaj Résurrection. DiskaroAlbumoj
Singloj
Filmaro
Televidaj elsendoj
Eksteraj ligiloj |