Omega Race


Omega Race

Kovrilo por ColecoVision

Kovrilo por ColecoVision
Disvolvo Midway
Commodore
CBS Electronics
Eldoninto Midway
Commodore
CBS Electronics
Dezajnisto Ron Haliburton[1]
Platformo Arkado, Atari 2600, VIC-20, Commodore 64, ColecoVision
Ĝenro Pafa
Ludomaniero Unuludanta
vdr

Omega Race estas pafa arkada videoludo desegnita de Ron Haliburton kaj publikigita en 1981 fare de Midway Games.[1] Ĝi estas la sola arkada ludo kun vektoraj grafikaĵoj kiun Midway kreis.

Omega Race estis hejme adaptita por VIC-20 kaj Commodore 64 kaj eldonita de Commodore en 1982. En 1983, pliaj versioj por ColecoVision kaj Atari 2600 estis publikigitaj fare de CBS Electronics.

Ĉi tiu ludo kaj Victory estas la solaj du ludoj por ColecoVision, kiuj akceptas la Roller-kontrolilon, kun pilkoregilo (angle trackball).[2]

Ludomaniero

La ludo okazas en la jaro 2003. La ludanto regas la kosmoŝipon Omegan Fighter por detrui malamikajn droidajn ŝipojn en rektangula « trako ».[3] La ŝipo de la ludanto estas kontrolata per regilo turnebla por rotacii la ŝipon, butono por akceli, kaj butono por pafi laserajn radiojn. La malamikoj, kiujn la ludanto devas detrui aŭ eviti, estas dronaj ŝipoj, komandaj ŝipoj, du specoj de kosmaj minoj kaj stelfajraj ŝipoj. La ŝipo resaltiĝas kontraŭ nevidebla barilo ĉe la randoj de la ekrano, kiu momente aperas kiam ĝi estas trafita. Defaŭlte, ekstraj vivoj estas aljuĝataj je 40 000 kaj 100 000 poentoj.

Adaptoj

La kartoĉo por Atari 2600 estis inkludita en pakaĵo kun speciala regilo nomata « booster grip », kiu transformis la unu-butonan CX40-stirstangon de la videoludilo en regilon kun apartaj butonoj por akceli kaj pafi.[4] Omega Race estas unu el kelkaj ludoj de CBS por Atari 2600, kiuj enhavis kromajn 256 bajtojn da RAM en ĉiu kartoĉo - trajto reklamata de CBS kiel « RAM Plus »." [5]

Recenzo

Laŭ la gvidlibro Consumer Guide's How To Win At Video Games en 1982, « ĉiu nelerta ludanto povas enmeti kvarondolaron en la maŝinon kaj resti tie ĝis 20 000 poentoj. » Pli ol 35 000 maŝinoj estis kreitaj, kun averaĝa enspezo de 181 USD semajne por ĉiu maŝino. Ĝi ofte viciĝis inter la dek plej enspezaj arkadmaŝinoj en ajna semajno dum tiu periodo.[6] Michael Blanchet en sia libro How to Beat the Video Games (1982) laŭdis Omega Race pro ĝia « trompa aspekto », dirante, ke malgraŭ ŝajni facila ĝi « evoluigas sanan nivelon de frustriĝo, kiun vi trovos tre stimula »." [7]

Compute! nomis Omega Race « vera venkinto por VIC-20 »." [8] BYTE diris, ke la versio por VIC-20 « estas rapida, havas kolorajn grafikaĵojn kaj prezentas bonajn son-efektojn ... Omega Race estas amuza ludo kiu retenas ĉiujn plej bonajn trajtojn de la arkada versio »." [9] Ahoy! diris, ke la versio por VIC-20 estis « sufiĉe fidela al la arkada ludo, kaj tre ekscita »." [10] La versio por VIC-20 de Omega Race ricevis Atestilon de Merito en la kategorio « Plej bona unuludanta komputila ludo » ĉe la 4-aj ĉiujaraj Arkie Awards.[11]

Influo

Omega Race estis klonita por TRS-80 Color Computer kiel Space Race en 1982.[12]

Ĝisdatigo de la ludo por Atari Jaguar estis proponita al Atari Corporation fare de Temporary Sanity Designs, tamen ĝi neniam progresis preter la fazo de propono, kaj la dokumento nun troviĝas en la manoj de komunuma membro "joekorali" de la retejo AtariAge.[13]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 The Giant List of Classic Game Programmers. Alirita 2018-06-10 .
  2. Loguidice, Bill. (24 February 2014) “1.8: Coleco ColecoVision (1982)”, Vintage Game Consoles: An Inside Look at Apple, Atari, Commodore, Nintendo, and the Greatest Gaming Platforms of All Time. CRC Press. ISBN 9781135006518.
  3. Omega Race. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita 2018-06-10 .
  4. Omega Race by CBS Electronics. Arkivita el la originalo je 2015-12-23. Alirita 2015-12-22 .
  5. Part of the Secret to the VCS's Longevity.
  6. (1982) “Omega Race”, How to Win Video Games. Pocket Books, p. 42, 86. ISBN 0-671-45841-8.
  7. Blanchet, Michael. (1982) How to Beat the Video Games. New York: Simon and Schuster, p. 96–100. ISBN 0671453750. “Omega Race has a deceiving appearance. "A piece of cake," I said the first time I saw it. I was wrong. This game develops a healthy level of frustration, which you'll find quite stimulating.”.
  8. Herman, Harvey B.. "Four New Cartridges for VIC-20", Compute!, October 1982, paĝoj 132. Kontrolita 30 October 2013.
  9. Wszola, Stan. "Omega Race for the VIC-20", BYTE, March 1983, paĝoj 251. Kontrolita 19 October 2013.
  10. Salm, Walter. "VIC Game Buyer's Guide", Ahoy!, March 1984, paĝoj 49. Kontrolita 27 June 2014.
  11. (March 1983) “Arcade Alley: The Best Computer Games”, Video 6 (12), p. 32–33. 
  12. Space Race. Arkivita el la originalo je 2018-06-27. Alirita 2018-06-09 .
  13. joekorali (March 30, 2009) Atari Jaguar promo stuff? (Page 2). Alirita 2019-01-27 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.