Novirlanda bubuko

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novirlanda bubuko

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Ninox
Hodgson, 1837
Specio: Novirlanda bubuko, N. variegata
Ninox variegata
(Quoy & Gaimard, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Noctua variegata (Quoy and Gaimard, 1830)[1]
Ninox solomonis (Sharpe, 1876)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Novirlanda bubuko (Ninox variegata), konata ankaŭ kiel Novirlanda akcipitrostrigo, Bismarka bubuko, Bismarka akcipitrostrigo estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de la insuloj Nov-Irlando, Nov-Britio kaj Nova Hanovero en Bismarkoj, Papuo-Nov-Gvineo.[1]

Ĝi estas malgranda ĝis mezgranda strigo, kiu longas 25 ĝis 30 cm.[2] Ĝi estas malhelruĝbruna supre, kun striecaj skapulaj plumoj kaj variaj kvantoj da makuleco aŭ strieco sur la flugiloj kaj vosto. Ĝiaj subaj partoj estas blankecaj, kun senmarka pala gorĝo, malhelstria supra brusto kaj strieco sur la ceteraj subaj partoj. Ĝia vizaĝo estas malhelbruna, ĝiaj okuloj estas brunaj aŭ flavaj, kaj ĝia beko kaj kruroj estas flavaj.[3] Ĝi estas mallongvosta kaj havas pezajn tarsojn (la parto de la kruro super tio, kio estas ofte nomata la piedo).[4]

Ĝi vivas en arbarkovritaj malaltaj teroj, montetoj kaj montoj, ĝis altitudo de 1 000 m.[2]

Ĝi estis priskribita por la unua fojo kiel Noctua variegata fare de la francaj natursciencistoj Jean René Constant Quoy kaj Joseph Paul Gaimard en 1830.[1]

Kvankam ĝia populacio ne estas kvantigita, ĝi estas vaste disvastiĝinta kaj sufiĉe ofta en arbaroj kaj arbaraj randoj ene de sia teritorio, kaj ĝia nombro supozeble estas stabila.[5] Senarbarigo supozeble estas verŝajna minaco al la specio.[6]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Sibley, Charles Gald. (1990) Distribution and taxonomy of birds of the world. New Haven, CT: Yale University. ISBN 0-300-04969-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 Weick, Friedhelm. (2002) Owls (Strigiformes): Annotated and Illustrated Checklist. Springer. ISBN 3-540-35234-1.
  3. König, Claus. (1999) Owls: A Guide to the Owls of the World. Ithaca, NY: Pica Press. ISBN 1-4081-0884-4.
  4. (Decembro 1999) “A New Species of Hawk-owl Ninox from North Sulawesi, Indonesia”, The Wilson Bulletin (PDF) 111 (4), p. 457–464. 
  5. Bismarck Hawk-owl Ninox variegata. BirdLife International. Alirita 22a de Aprilo 2011 .
  6. (2002) Ecology and conservation of owls. Csiro Publishing. ISBN 0-643-06794-9.
  • Olson, Storrs L. (1985): IX.C. Strigiformes. En: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eld.): Avian Biology 8: 129–132. Academic Press, New York.
  • Kennedy, R.S., Gonzales P.C., Dickinson E.C., Miranda Jr, H.C., Fisher T.H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • Norman, J.A., L. Christidis, M. Westerman, kaj F.A. Richard-Hall. 1998. "Molecular data confirm the species status of the Christmas Island Hawk-Owl Ninox natalis". Emu 98: 197–208.
  • Rheindt, F.E., kaj R.O. Hutchinson. 2007. A photoshot odyssey through the confused avian taxonomy of Seram and Buru (southern Moluccas). BirdingASIA 7: 18–38.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.