Novell
| Novell | ||
|---|---|---|
| Novell | ||
| entrepreno entrepreno publika kompanio | ||
| Dum | 1980 - 2014 | |
| Antaŭulo | Excelan | |
| Jura formo | publika kompanio | |
| Fondita | en 1980 | |
| Fondintoj | Dennis Fairclough vd | |
| Sidejo | Provo (Utaho) | |
| Dungitoj | 4 000 (stato: 2008) | |
| Agokampo | Softvaro | |
| programaro | ||
| Malfondita | en 2014 | |
| Posedata de | Micro Focus International vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Novell estis Usona kompanio de softvaro kaj servoj kun ĉefsidejo en Provo (Utaho). Ĝia plej signifa produkto estis la plurplatforma reta operaciumo konata kiel Novell NetWare. Sub la gvidado de ĉefa afergvida oficisto Ray Noorda, NetWare iĝis la dominanta formo de retoj de personaj komputiloj dum la dua duono de la 1980-aj jaroj kaj unua duono de la 1990-aj jaroj. Ĉe ĝia kulmino, NetWare havis 63-procentan parton de la merkato por retaj operaciumoj kaj ekde la fruaj 1990-aj jaroj ekzistis pli ol duona miliono da NetWare-bazitaj retoj instalitaj tutmonde ampleksante pli ol 50 milionojn da uzantoj. Teĥnologio de Novell kontribuis al la apero de lokaj retoj, kiuj delokigis la dominantan modelon de ĉefkomputiloj kaj ŝanĝis komputadon tutmonde. Novell kontribuis fari el valo de Utaho la fokuson de teĥnologia kaj softvara disvolvo.
Dum la fruaj ĝis mezaj 1990-aj jaroj, Noorda provis konkuri rekte kun Microsoft akirante Digital Research, Unix System Laboratories, WordPerfect, kaj la Quattro Pro divizion de Borland. Tiuj movoj ne funkciis, kaj NetWare komencis perdi merkatparton post kiam Microsoft kunpakis retservojn kun la operaciumo Windows NT kaj ĝiaj posteuloj. Malgraŭ novaj produktoj kiel ekzemple Novell Directory Services kaj GroupWise, Novell eniris longan periodon de malkresko. Poste Novell akiris SUSE Linux kaj provis refokusigi sian teĥnologian bazon. Malgraŭ konstruado aŭ akirado de pluraj novaj specoj de produktoj, Novell ne trovis konsekvencan sukceson kaj neniam reakiris sian pasintan superecon.
La firmao estis sendependa entrepreno ĝis ĝi estis akirita kiel tute posedata filio fare de The Attachmate Group en 2011, kiu siavice estis akirita en 2014 fare de Micro Focus International. Novell-produktoj kaj teĥnologioj nun estas integritaj ene de diversaj Micro Focus-divizioj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

