Niebuszewo-Bolinko
Niebuszewo-Bolinko (esperante Niebuŝevo-Bolinko) estas setlejo de la urbo Szczecin en Pollando. Ĝi estas ekde la 28-a de novembro 1990 urba setlejo de Szczecin. Niebuszewo-Bolinko estas lokita en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 2-an lokon en la urbo kaj la 1-an lokon en la kvartalo; la 26-an de aprilo 2015 ĝi havis 21 182 loĝantojn[1]. Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Niebuszewo kaj Arkońskie-Niemierzyn (norde), Drzetowo-Grabowo (oriente), Łękno (okcidente) kaj Śródmieście-Północ (sude). La teritorio de la setlejo parte konsistas el la teritorio de eksa setlejo Grünhof. Grünhof apartenis al Szczecin ekde la jaro 1859[2]. Dum la Dua Mondmilito, Niebuszewo-Bolinko estis tre detrua; multaj domoj kaj industriaj objektoj estis ruinaj. Niebuszewo-Bolinko havas ĉefe konstruaĵoj en la modernisma stilo. Krome, post la Dua Mondmilito estis konstruitaj la slabokonstruaĵoj (ĉefe en orienta parto). Objektoj kaj konstruaĵojNuntempaj
Neekzistaj
Bildoj
Vidu ankaŭReferencoj
|