Neĝosento de Smilla
Neĝosento de Smilla (en angla Smilla's Sense of Snow, en germana Fräulein Smillas Gespür für Schnee, en dana Frøken Smillas fornemmelse for sne kaj en sveda Fröken Smillas känsla för snö) estas dan-german-sveda mistera trilera filmo de 1997 reĝisorita de Bille August en kiu stelulas Julia Ormond, Gabriel Byrne, kaj Richard Harris. Bazita sur romano de 1992 same nomita Frøken Smillas fornemmelse for sne de la dana aŭtoro Peter Høeg, la filmo sekvas translokigita gronlandaninon, Smilla Jaspersen, kiu esploras la misteran morton de inuita knabo kiu loĝis apud ŝi en Kopenhago. Suspektante malbonaĵon, Smilla malkovras serion de ŝlosiloj kiuj kondukas al sekretema korporacio kiu faris kelkajn misterajn ekspediciojn al Gronlando. Scenoj el la filmo estis filmitaj en Kopenhago; Kiruna, Svedio; kaj okcidenta Gronlando. La filmo aliris al la 47a Berlina Internacia Kinfestivalo, kie la reĝisoro August estis nomumita por la Ora Urso. IntrigoNaskiĝinta en Gronlando kaj duon-inuita mem, Smilla Jaspersen, aktiva kaj sendependa, vivas kaj laboras en Kopenhago, dum sentas sin ankoraŭ forte ligata al sia propra devenkulturo. Iam, faliĝinta el la teraso de la loĝejaro en kiu ambaŭ loĝas, estas trovita mortinta malsupre sur la neĝo Isaiah: knabo ses-jaraĝa, filo de ebriema gronlandanino vidva, (tipaj inuitaj marĝenuloj en dana urbo), kiu tiam estis la nura vera amiko de Smilla. La polico tuj fermas la esploradon kiel simpla incidento, sed Smilla, observinte la spurojn sur la neĝo lasitajn de la knabo, komprenas, ke ili estis lasitaj sub la efiko de timo kaj ne de supozita ludo fare de la knabo en la terasrando. Ŝi tian persone ekesploras kaj tuj malkovras, ke Juliane, la patrino de Isaiah, post la morto de sia edzo okazinta pro mistera eksplodo dum esplora ekspedicio en Gronlando, ricevas vidvinpension strange altan el la dungintoj de la edzo, kiuj estas ĉefoj de povega societo. Superante ankaŭ la malhelpon de la patro Moritz, ekskuracisto, kaj helpita de viro kiu loĝas en sia loĝejaro kaj kies amantino ŝi iĝis, Smilla rekonstruas la sekvon de sekreta misio de antaŭ tri dek jaroj, kaj enŝipigita sur laboratoria ŝipo, revenas al sia nasloko riskante la klopodojn mortigi ŝin fare de scienca, ekonomia kaj ŝtata instanco. Geaktoraro kaj roluloj
Eksteraj ligiloj
|