La National Basketball Association (mallongige NBA; en la angla lingvo signifas "Nacia Korbopilkada Asocio") estas la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado. La NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la NHL, la NFL kaj MLB.
La ligo estis fondita en Novjorko la 6-an de junio1946 kiel la Basketball Association of America (Korbopilkada Asocio de Ameriko) en la aŭtuno de 1949 post kunigo kun la rivala ligo "National Basketball League". La ĉefsidejo lokiĝas en la Olympic Tower en Novjorko.
Ekde la ludjaro 2004-05 ĝi estas formita de 30 teamoj, dividitaj en du konferencoj, la Okcidenta kaj la Orienta, kiuj siavice estas dividitaj en ses dividgrupoj el po 5 teamoj.
Ĉampionoj
La historie plej ofte venkinta teamo estas la Boston Celtics kun dek sep ĉampionadoj, sekvata de Los Angeles Lakers kun dek ses. La ludisto kun plej multaj ĉampionecoj estas Bill Russell kun dek unu ĉampionecoj en dek tri jaroj. La ludisto kun plej multe da poentoj estas Kareem Abdul-Jabbar kun 38 387 poentoj en dudek jaroj. La ludisto kun pli da individuaj premioj estas Michael Jordan.
La nuna ĉampiono estas la kalifornia teamo Boston Celtics.