Najerilla

Najerilla
rivero
Bazaj informoj
Longeco 100 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Rioĥo
Map
vdr

Najerilla [naĥeRI:ja] estas rivero de la norda Hispanio, alfluanto de la rivero Ebro, kiu elfluas ĉe Canales de la Sierra kaj alfluas ĉe Torremontalbo, trapasinte la teritorion de la regiono Rioĥo de sudo norden. Estas la rivero de plej granda longo kaj akvenhavo de tiu regiono, malantaŭ Ebro, kaj unu de la du ĉefaj riveroj de la komarko Supra Rioĥo.

Naskiĝinta ĉe Canales de la Sierra, en sia unua sektoro, ĝi ricevas ankaŭ la nomon de rivero Canales, ĝis ĉe Villavelayo ricevas akvojn de la rivero Neila, kaj post unu kilometro nutras la akvorezervejon de Mansilla, kiu liveras trinkakvon kaj irigacion al granda parto de la valo, pere de la kanalo de Najerilla ambaŭborde. La rivero Neila venas de la samnoma municipo, Neila. El la akvorezervejo trapasas municipojn Mansilla de la Sierra, Anguiano, Bobadilla, Baños de Río Tobía, Camprovín, Arenzana de Abajo, Nájera, Uruñuela, Hormilleja, San Asensio kaj Cenicero, antaŭ alflui al la dekstra bordo de Ebro ĉe Torremontalbo.[1]

La supra fluejo de la baseno de la rivero Najerilla, ĝis Anguiano, estas inkludita en la Zono de speciala konservado establita de la Eŭropa Unio, nome Reto Natura 2000. En montara naturo la rivero ricevas akvon de multaj alfluantoj nome ĉe la maldekstra bordo Canales, Gatón (kaj ĝia alfluanto Mostajares), Cambrones, Calamantío, Valvanera, Tobía, Riocoja, Cárdenas, kaj Tuerto; dum ĉe la dekstra bordo estas Río Frío, Neila, Portilla, Urbión (kaj ĝiaj alfluantoj Viniegra kaj Ventrosa), Brieva (kaj ĝia alfluanto Berrinche), Roñas, Pedroso, Ledesma, Yuso kaj Yalde (kaj ĝia alfluanto San Andrés).

La nomo devenas de la urbo Nájera, trapasata de la rivero. Ĝi estas riĉa je trutoj, kaj tiukadre fakte estas regionposedata fiŝbredejo ĉe Brieva de Cameros kaj alia privata ĉe Bobadilla. La rivero estas unu de la ĉefaj riveroj en la regiono por la praktiko de slalomo (kajakado-kanuado). La sektoro sub Viniegra de Abajo estas scenejo de tiucela klasika ĉiujara koncentro. Oni praktikas tiun sporton ankaŭ en ties alfluanto Urbión. La valo enhavas ampleksajn poplejojn, fruktoĝardenojn kaj vitejojn.

Notoj

  1. «El valle del Najerilla». Arkivigite je 2022-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Retejo Ayuntamiento de Anguiano. Alirita la 15an de Septembro 2022.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.