Bobadilla

Bobadilla
municipo de Rioĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26321
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro nekonata valoro
Demografio
Loĝantaro 103  (2025) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 2° 46′ U (mapo)42.3175-2.7591666666667Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 586 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Bobadilla (Provinco Rioĥo)
Bobadilla (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Bobadilla
Bobadilla (Hispanio)
Bobadilla (Hispanio)
DEC
Situo de Bobadilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bobadilla [+]
vdr

Bobadilla [bobaDIlja] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en ties plej suda parto, fakte sude de Baños de Río Tobía, kiu apartenas al la pli suda komarko Supra Najerilla. La loknomo Bobadilla etimologie povas esti komprenebla kiel "Bovomanĝejo".[1]

La municipa teritorio de Bobadilla, en la okcidento de la regiono.

Geografio

Palaco de la grafo de Avellanosa.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-113 inter Baños de Río Tobía norde kaj Anguiano sude. Krome oriente estas Ledesma de la Cogolla kaj Pedroso (iom pli sude) kaj okcidente Villaverde de Rioja kaj Matute kaj Tobía (iom pli sude). Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 587 metroj super marnivelo. La municipa teritorio mem limas norde kun Baños de Río Tobía (je 1,9 km de la urba kerno), oriente kun Ledesma de la Cogolla (je 2,7 km de la urba kerno) kaj Pedroso (a 3,3 km de la urba kerno), sude kun Anguiano kaj okcidente kun Matute. Ĝi estas nur je 25 minutoj de Logronjo, kun kiu ĝi estas konektita tra busoj konstante.

Historio

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de fino de la 14-a jarcento. Temas pri nuptatestilo inter Iñigo Ortiz de Zúñiga kaj Juana, ekstergeedzeca filino de la reĝo Karolo la 3-a de Navaro, de 8a de Marto 1396, en kiu la patro de la novedzo dotis sian filon per kelkaj loĝlokoj, inet kiuj Baños de Rioja, Bobadilla, Clavijo kaj Huércanos.[2]

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[3]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 300 loĝantoj ĝis la nunaj 100.

Aktualo

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la palaco, blazondomoj, arko, ponto, fontano, la montara pejzaĝo, rivero Najerilla ktp.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Ranz Yubero, José Antonio; José Ramón López de los Mozos (1a semestro 2002). «Topónimos riojanos del patrimonio emilianense en una bula de 1199. (Archivo de San Millán M. 41-52)». Berceo (142): pp. 65 a 76. ISSN 0210-8550.
  2. Juan Agapito y Revilla (1921). Casamiento de D.ª Juana hija natural de D. Carlos III. Arkivita el la originalo la 14an de Oktobro 2016. Konsultita la 11an de Januaro 2008.
  3. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.