Mário Chaves

Mário Chaves
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1920 (1920-01-01) (106-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mário de Magalhães CHAVES, kuracisto, naskiĝis en 1920. Li diplomitiĝis pri odontologio kaj medicino en Rio-de-Ĵanejro kaj frue fariĝis profesoro pri ambaŭ fakoj. Kiel stipendiulo de Fondaĵo Kellogg (W. K. Kellogg Foundation) li magistriĝis pri publika sano en la Universitato de Miĉigano.

Li lanĉis pioniran kurson pri sanitara odontologio en la Universitato de San-Paŭlo, kies lernolibro fariĝis modelo por la odontologiaj fakultatoj de Sudameriko. Li plurjare agadis pri odontologio en OPS/PAHO/OAS (Tutamerika San-Organizo, hispane Organización Panamericana de la Salud, angle Pan American Health Organization, portugale Organização Pan-Americana da Saúde, Vaŝingtono), kiel ties respondeculo pri sanitara odontologio en Latinameriko. Agadis plurjare pri odontologio kaj medicino en MSO (Monda San-Organizo, Ĝenevo), kie interalie li studis la dentan situacion en Afriko kaj ellaboris planon por prizorgo de denta sano en la tuta mondo. Li estis kundirektoro de ALAFO (Latinamerika Asocio de Odontologiaj Fakultatoj, hispane Asociacion Latinoamericana de Facultades de Odontologia) kaj de FEPAFEM (Tutamerika Federacio de Asocioj de Medicin-Facultatoj, hispane Federación Panamericana de Asociaciones de Facultades de Medicina). Li kundirektis la fondaĵon Kellogg, respondece pri teknika helpo al Latinameriko en ĉiuj kampoj.

Post sia emeritiĝo, Mário ankoraŭ intense laboris por la plibonigo de san-sistemoj de la tuta mondo. Tiucele li partoprenis en la Monda Konferenco okazinta en Edinburgo (1988) por restrukturi la medicinajn fakultatojn por pli bone respondi al la nunaj bezonoj kaj konceptoj, por adekvate sekvi la rekomendojn faritajn en Alma-Ata (1978) kaj por atingi iliajn celojn.

En lia longa kaj riĉa profesia kariero rezultis multaj gravaj libroj kaj artikoloj.

En Esperanto aperis lia verko


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.