Muska lorio
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Glossopsitta concinna | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Muska lorio (Glossopsitta concinna) konata ankaŭ kiel Muskolorio, estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. Ĝi estas la nura specio en la genro Glossopsitta. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en sud-centra/orienta Aŭstralio (inklude Tasmanion).[1]
Taksonomio
La eta parvipsito kaj la purpurkrona parvipsito estis iam inkluditaj en la saman genron. La musko lorio estis por la unua fojo priskribita de la ornitologo George Shaw en 1790 kiel Psittacus concinnus, el kolekto en la areo de Port Jackson en tio lio estas nun Sidnejo. John Latham priskribis ĝin kiel Psittacus australis. Ĝia specia epiteto estas la Latina concinna "eleganta".[2] Aliaj ordinaraj nomoj estas ruĝorela lorio, kaj verda lorio,[3] kaj iam loka sidneja indiĝena termino coolich.[4]
Aspekto
La muska lorio estas 22 centimetrojn longa. Ĝi estas plejparte verda kaj ĝi estas identigebla per sia ruĝaj frunto kaj leĝa strio el sub la okulo al la vangocentro, blueca krono kaj distinga flava bendo sur sia flugilo. Kaj supraj kaj malsupraj mandibloj de la beko estas ruĝaj ĉe la pinto kaj pli malhelaj proksime de ĝia bazo.
Distribuado kaj habitato
Muskaj lorioj troviĝas en orienta Novsudkimrio, Viktorio, Sudaŭstralio kaj Tasmanio.[5] Ili estas malofta nomado en maldensaj arbaroj kaj pli sekaj arbaroj en sudorienta kontinento, ĉefe okcidente de la Granda Disiga Montaro, kaj en Tasmanio. Muskolorioj estis viditaj kaj estas lastatempaj oftaj vizitantoj al fruktarboj en la Punchbowl Areo, proksime de Launceston, Norda Tasmanio. Ŝajnas ke preferataj manĝaĵoj estas abrikotoj, pomojn, florojn kaj nektaron de Callistemon, same kiel semojn kaj nektaron de Grevillea spp.
Reproduktado
La mosklorikito reproduktiĝas ĉefe de aŭgusto ĝis januaro.[6] La nesto estas kutime konstruita en kava branĉo alte en arbo. Du blankaj 24 mm × 20 mm ovoj estas demetitaj kaj kovataj dum 22 tagoj fare nur de la ino.[6] La idoj elnestiĝas post 5 ĝis 6 semajnoj.[6]
Bildaro
-
Video: Cunninghams Gap, Kvinslando.
-
Manĝanta en frakseno Fraxinus angustifoliaen Bendigo.
-
Manĝanta en Corymbia ficifolia en parko de Cheltenham, Viktorio.
Referencoj
- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.004). zoonomen.net (2008-07-05).
- ↑ Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, London: Cassell Ltd.. ISBN 0-304-52257-0.
- ↑ Lendon, p. 23
- ↑ Long, George. (1841) The Penny Cyclopædia of the Society for the Diffusion of Useful Knowledge. London: Charles Knight & Co..
- ↑ Musk Lorikeet. Australian Museum - Birds in Backyards. Alirita 2009-08-22 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Morcombe, Michael (2012) Field Guide to Australian Birds. Pascal Press, Glebe, NSW. Reviziita eldono. (ISBN 978174021417-9)
- Forshaw, Joseph M. (2006). Parrots of the World; an Identification Guide. Bildoj de Frank Knight. Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
| ||||||||||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


