George Shaw
| George Shaw | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de decembro 1751 en Aylesbury |
| Morto | 22-an de julio 1813 (61-jaraĝa) en Londono |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Anglio |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Kolegio Hertford Universitato de Oksfordo |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | kuratoro ornitologo kuracisto ĝenerala kuracisto iĥtiologo zoologo verkisto de nefikcio botanikisto natursciencisto |
George Shaw (10a de decembro 1751 – 22a de julio 1813) estis angla botanikisto kaj zoologo.
Vivo
Shaw naskiĝis ĉe Bierton, Buckinghamshire, kaj estis edukata ĉe Magdalen Hall, Oksfordo, kie li ricevis sian M.A. en 1772. Li iĝis helpokuracisto. En 1786 li iĝis helpoprofesoro pri botaniko ĉe la Oksforda Universitato. Li estis kunfondinto de la Linnea Societo en 1788, kaj iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono en 1789.
En 1791 Shaw iĝis helpozorgisto de la naturhistoria departamento ĉe la Brita Muzeo, kaj sukcedis al Edward Whitaker Gray kiel zorgisto en 1806. Li trovis, ke plej al la aĵoj donacitaj al la muzeo de Hans Sloane estis en tre malbonaj kondiĉoj. Kuraca kaj anatomia materialo estis sendita al la muzeo de Kuracistoj, sed multaj el la remburitaj animaloj kaj birdoj estis difektitaj kaj devis esti bruligitaj. Li estis sukcedita post sia morto de sia helpanto Charles Konig.
Verkoj
Shaw publikis unu el unuaj anglaj priskriboj kun sciencaj nomoj de kelkaj el la komunaj aŭstraliaj animaloj en sia "Zoology of New Holland" (1794). Li estis inter la unuaj sciencistoj kiuj ekzamenis ornitorinko kaj publikis la unuan sciencan priskribon el ĝi en The Naturalist's Miscellany en 1799.
En la fako herpetologio li priskribis nombrajn novajn speciojn de reptilioj kaj amfibioj.[1]
Aliaj publikaĵoj estis la jenaj:
- Museum Leverianum, pri selektaj specimenoj el la muzeo el Sir Ashton Lever (1792–6), kiuj estis movitaj por esti montritaj ĉe la Blackfriars Rotunda.
- General Zoology, or Systematic Natural History (16 vol.) (1809–1826) (volumoj IX al XVI de James Francis Stephens) [1]
- The Naturalist's Miscellany: Or, Coloured Figures Of Natural Objects; Drawn and Described Immediately From Nature (1789–1813) kun Frederick Polydore Nodder (artisto kaj gravuristo).
Referencoj
- ↑ The Reptile Database. www.reptile-database.org.
- Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology (1917)
- William T. Stearn - The Natural History Museum at South Kensington ISBN 0-434-73600-7
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

