Muolen

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muolen (stacidomo).
Muolen
Blazono de Muolen
Blazono de Muolen
Blazono de Muolen
Muolen
Muolen
Vilaĝocentro de Muolen
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 31′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.31667 °O / 47.51667; 9.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.51667 °N, 9.31667 °O / 47.51667; 9.31667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1103
Areo 10,30 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 9313
Komunumkodo 3202
Mapo de Muolen
Mapo de Muolen
Situa mapo de Muolen
vdr

Muolen estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1103 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Muolen situas proksimume 4 km sude de Amriswil ĉe la ĉefvojo de Amriswil al Sankt-Galo sur la orienta parto de la montoĉeno Seerücken.

Trafiko

Muolen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Romanshorn al Sankt-Galo.

Historio

Muolen estis alemana setlejo. En la jaro 1155 Muolen estis unuan fojon skribe menciita kiel Mola en dokumento de la imperiestro Frederiko Barbarossa, kies originalo troviĝas en muzeo en Konstanco. En la jaro 1200 Muolen fariĝis imperia voktejo. La princabato de Sankt-Galo, Beda Angehrn, permesis en la jaro 1784 la konstruadon de la Josef-Kapelo, la fondon de kaplanejo kaj de lernejo, kies realiĝo tamen daŭris.

Muolen estis post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 kunigita kun la komunumo Häggenschwil, sed ankoraŭ samjare denove disigita al memstara politika komunumo. Ĝi apartenis ĝis la jaro 1831 la la distrikto Rohrschach, de 1831 ĝis 1918 al la distrikto Tablat kaj ĝis 2002 al la distrikto Sankt-Galo. Ek de 2002 ĝi estas parto de la nova elektodistrikto Sankt-Galo.

Nomo

Oni longe supozis ke Molen/Muolen signifas muelejo, sed la fakto, ke en la komunumo ne ekzistas rivereto estas indiko, ke tiu-ĉi hipotezo estas tre malverŝajna kaj ke la vorto devenas de la malnovgermana vorto mûla por buŝo.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Bildoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.