Gaiserwald

Gaiserwald
Blazono de Gaiserwald
Blazono de Gaiserwald
Blazono de Gaiserwald
Preĝejo de la municipo Abtwil en la komunumo Gaiserwald
Preĝejo de la municipo Abtwil en la komunumo Gaiserwald
Preĝejo de la municipo Abtwil en la komunumo Gaiserwald
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 26′ N 9° 20′ O / 47.433 °N, 9.333 °O / 47.433; 9.333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ N 9° 20′ O / 47.433 °N, 9.333 °O / 47.433; 9.333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 8049
Areo 12,66 km²
Alteco 850 m super marnivelo
Poŝtkodo 9030
Komunumkodo 3442
Mapo de Gaiserwald
Mapo de Gaiserwald
Mapo pri la situo de Gaiserwald en la elektodistrikto Sankt-Galo
vdr

Gaiserwald estas komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8055 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 respektive 8049 je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Gaiserwald situas nordoriente de la urbo Sankt-Galo. Ĝi konsistas el la vilaĝoj Abtwil (sur altece de 735 m s.m.), Engelburg (sur alteco de 719 m s.m.) kaj St. Josefen (sur alteco de 621 m s.m.). La nordorientan komunumlimon formas la rivero Sitter. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,66 km², de kiuj 27,8% estas kovritaj de arbaro, 50,9% servas por agrikulturo kaj 19,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gaiserwald limas en nordo al Waldkirch, en oriento al Wittenbach, en sudo al Sankt-Galo, en sudoriento al Gossau, kaj en oriento en unu punkto al Andwil.

Trafiko

Gaiserwald atingeblas per poŝtaŭtobuso ek de Sankt-Galo en iom pli ol 20 minutoj. La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj, sed la svisa aŭtovojo A1 pasas rekte sude de la komunumlimo kaj ĝia alveturejoj Sankt-Galo-Kreuzbleiche kaj Sankt-Galo-Winkeln situas rekte apud la komunumlimo.

Historio

Unua skriba mencio de Abtwil datiĝas el la jaro 1200 kaj en la jaro 1282 estis unuan fojon menciita Petrus de Gaiserwalt, kies nomo poste fariĝis la nomo de la komunumo. La setlado de la regiono okazis ek de la Monaĥejo Sankt-Galo. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj jam ekzistis diversaj disaj setlejoj kaj la burgoj Aetschberg kaj Spisegg, dum en la 14-a jarcento estis konstruitaj la burgoj Altmeldegg kaj Neumeldegg. Ek de 1803 la komunumo apartenas al la tiam fondita Kantono Sankt-Galo, unue al la Distrikto Rorschach, de 1831 ĝis 2002 al la Distrikto Gossau, kaj ek de tiam al la Elektodistrikto Sankt-Galo.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.