Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Mosulo

Mosulo
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 792 000  (2023) [+]
Loĝdenso 9 956 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 22′ N, 43° 7′ O (mapo)36.36666666666743.116666666667Koordinatoj: 36° 22′ N, 43° 7′ O (mapo) [+]
Alto 223 m [+]
Areo 180 km² (18 000 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Mosulo (Irako)
Mosulo (Irako)
DEC
Situo de Mosulo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mosul [+]
vdr

Mosulo (arabe الموصل, al-Mausíl) estas urbo tuj ekster la aŭtonoma kurda regiono en nordorienta Irako (Kurdio de Irako), proksime de la landlimo kun Turkio. Ĝi estas la administra centro de la iraka provinco Ninive. En 2008 loĝis tie 1,8 milionoj da homoj. Tiam ĝi estis post Bagdado kaj Basra la tria plej granda iraka urbo. Mosulo situanta en regiono tre riĉa je provizoj de nafto, estas ankaŭ ekonomia kaj transporta centro.

Komence de la 21-a jarcento, de la 10-a de junio 2014 ĝis la 10-a de julio 2017, ĝi estis kontrolita de la terorisma organizo Islama Ŝtato (IS aŭ Daesh).

Etimologio

La vorto muslino estas derivita ĝuste el la nomo Mosulo.

Geografio

Ĝi etendiĝas 350 km nordokcidente de Bagdado en supermara alteco 250 m sur la dekstra bordo de rivero Tigriso. En la oriento de la urbo, trans la Tigriso, estas la antikva urbo Ninivo.

Klimato

Mosulo havas varman duonaridan klimaton kun tre varmaj, preskaŭ sekaj someroj kaj malvarmetaj, pluvoplenaj vintroj. Mosulo, kvankam ne en tre alta altitudo, ricevas multe pli da pluvokvanto ol la plej granda parto de Irako. Ĉi tie estas preskaŭ trioble pli da pluvo ol en Bagdado kaj Basra, kvankam tiuj urboj estas multe pli proksime al la Persa Golfo. Estas sufiĉe da humideco por la kultivado de tritiko kaj hordeo. La kurdaj areoj en la nordo estas eĉ pli malsekaj.

Historio

Proksime de la rivero Tigriso, sur la kontraŭa bordo, etendiĝas restaĵoj de antikva urbo Ninivo, kiu estis en la 7-a jarcento antaŭ Kristo metropolo de Asiria imperio.

Mosulo estis fondita ĉe la okcidenta bordo de la Tigriso, kontraŭ Ninevo, sed estis konkerita de la islamanoj en 636. La urbo evoluis al grava asiria komerca centro ekde la 8-a jarcento ĉe vojkruciĝo de gravaj karavanvojoj, kuniganta Mezopotamion kaj Mediteraneon. Ĝi restus tiel ĝis la konkero fare de la mongoloj en 1261. Mosulo estis konkerita de la persoj en la 14-a jarcento kaj de la turkoj en la 16-a jarcento.

Daesh (Islama Ŝtato)

La 17-an de oktobro 2016, irakaj registaraj fortoj, kurdaj peŝmergoj kaj aliaj batalemaj grupoj lanĉis ofensivon kontraŭ Mosulo por forpeli la Islaman Ŝtaton el la urbo. La 9-an de julio 2017, la iraka registaro anoncis, ke la urbo estis tute rekaptita de Islama Ŝtato post kiam ĝi estis preskaŭ tute detruita.

La mosula biblioteko, 265-jaraĝa biblioteko, estis prirabita kaj detruita per eksplodaĵoj la 25-an de februaro 2015. Temas pri kolekto de sunaaj islamaj manuskriptoj, la dominika monaĥejo kaj la Mosula Muzea Biblioteko. Inter la 112 709 libroj kaj manuskriptoj estis kolektoj de irakaj gazetoj devenantaj de la frua 20-a jarcento, mapoj, libroj kaj kolektoj de la Otomana Imperio, kelkaj el kiuj estis registritaj en la Unesko-listo de maloftaĵoj.

De la moskeo Umayyad, la unua en la urbo, konstruita en 640 post kiam la araboj konkeris la urbon dum la regado de kalifo Umar ibn al-Khattab, restas el la origina strukturo sole la 52-metra minareto, klinita kiel la klinanta turo de Pisa (Italio), kaj moknomita Al-Hadba  - "la ĝiba".

En februaro 2018, Unesko lanĉis la projekton "Revivigu la Spiriton de Mosulo" por rekonstrui la urbon, subtenante lokajn homojn per kulturo kaj edukado.  En decembro 2018, la fundamenta ŝtono estis metita por la rekonstruo de la Moskeo Al-Nuri, nacia simbolo.

Loĝantaro

La plimulto de la loĝantaro de Mosulo estis araba, kun asiriaj, turkmenaj, kaj kurdaj malplimultoj. Loĝantoj aŭ homoj de Mosulo estas nomataj maslawis .

La ĉirkaŭa teritorio estas plejparte kurda, sed en la urbo mem ekde la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento superas araboj kaj la kurdoj estas minoritato. La tria plej nombra etno poste estas la turkoj.

Laŭ raporto de la Ligo de Nacioj, en la 1920-aj jaroj en Mosulo, kurdoj konsistigis 39% de la loĝantaro, araboj 37%, kristanoj (ĉefe asirianoj kaj armenoj  - 18%), turkmenoj kaj judoj - po 3%. Laŭ datumoj por 1924:

la tuta loĝantaro de Mosulo estas 785.468, el kiuj turkoj estas 65.895, kurdoj 474.720, araboj 185.763, kristanoj 62.225 kaj judoj 16.685  .

Religioj

Historie islamanoj pace kunvivis kun la kristana malplimulto (Asiria Eklezio de la Oriento) kaj arameoj. Ĝis 2014, la urbo estis la historia centro de Nestoriana kristanismo. Kristanoj estis signifa malplimulto dum jarcentoj, sed islamanoj plimultis ol kristanoj kaj subtenantoj de la Islama Ŝtato (Daesh) en Irako kaj la Levantenio praktike forpelis ilin en 2014[1].

Lingvaro

En la ĉirkaŭaĵo de Mosulo troviĝas en tri dialektoj la novsiria lingvo, kiu kreas unu el du branĉoj de la aramea lingvo.

Ekonomio

Mosulo estas ĉirkaŭita de gravaj nafto-kamoj kaj tial estas la centro de iraka naftoproduktado kaj konata pro la prilaborado de agrikulturaj produktoj. La urbo estas ankaŭ jam de longa tempo fama ankaŭ pro sia teksa industrio. Mosulo estas grava komerca kaj transporta centro (vojoj, fervojoj; flughaveno).

Naskiĝintoj en Mosulo

Referencoj

  1. (en) Nearly all gone. The conquering jihadists are evicting or killing Mosul’s last Christians, The Economist, la 26-an de julio 2014.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9