Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij

Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij
konservatorio
rekonilo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1-a de septembro 1866
fondinto(j) Nikolaj RubinsteinAnton Rubinstein vd
Situo
Geografia situo 55° 45′ 22″ N, 37° 36′ 16″ O (mapo)55.7560721237.60433119Koordinatoj: 55° 45′ 22″ N, 37° 36′ 16″ O (mapo)
lando Rusia Imperio
urbo Moskvo
Nombroj
nombro de studentoj 526 vd (stato: 1900)
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij (Moskvo)
Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij (Moskvo)
DEC
Map
Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij
vdr
foto el 1940
Nikolaj Rubinstein, fondinto de la konservatorio

Moskva Konservatorio de Ĉajkovskij (ruse Московская государственная консерватория имени П. И. Чайковского) estas muzikuniversitato de Rusio funkcianta ekde 1866. Ĝin fondis Nikolaj Rubinstein (frato de Anton Rubinstein) kaj princo Nikolaj Petroviĉ Trubeckoj surbaze de la muzikaj klasoj, kiujn li estris kune kun Vasilij Kologrivov ekde 1860. Ĝis morto en 1881 li estis direktoro, profesoro de la piana fakultato kaj dirigento de la studenta orkestro.

Studada kurso daŭris ĝis 1879 ses jarojn, poste naŭ jarojn. La konservatorio havas ses fakultatojn; instrumenta, vokala, orkestra, ĥora, opera kaj teoria. Krome al studentoj oni instruas ĝeneralajn lernofakojn. Ĝis 1917 studado estis pagata.

La konservatorio lokiĝas en la konstruaĵo, kiu antaŭe estis privata palaceto. Tial ĝi estis kelkfoje rekonstruita por la muzikaj celoj. La 20-an de aprilo 1901 en ĝi oni inaŭguris la Grandan Halon, kiu ĝis nun estas plej taŭga muzikejo de la lando, kies unika akustiko mirigas ĉiujn muzikistojn kaj aŭskultantojn. Ekde tiam en ĝi funkcias la grandega orgeno, kiun faris en 1899 la granda franca majstro Aristide Cavaillé-Coll.

En 1958 sur ĝia sceno okazis la unua Internacia muzika konkurso nome de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, la granda rusa komponisto. Ekde 1940 la konservatorio portas lian nomon. En la halo samtempe povas enspaciĝi 1737 spektantoj. En 1954 ekstere de la konstruaĵo oni establis la monumenton omaĝe al Ĉajkovskij, kiun faris skulptistino Vera Muĥina.

Centra muziklernejo ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio (kolegio) estas unu el la plej famaj kaj prestiĝaj instruejoj de Rusio en la fakoj: piano, kord-, blov- kaj frapinstrumentoj, muzikteorio.

Elektitaj studentoj

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9