Moric Benjovski
Moric Benjovski (Maŭrico Benjovski, aŭ Benyovszky Móricz en hungara) (naskiĝis 20-an de septembro 1746 en Verbó en Hungara reĝlando kiel Móritz Benyovszky, mortis la 23-an de majo 1786 en Maroantsetra, Madagaskaro) estis hungarlandana[1][2] aventurulo, vojaĝisto, malkovrinto, koloniisto, verkisto, reĝo de Madagaskaro, kolonelo de franca armeo, komandanto de pola armeo kaj aŭstra soldato. Li estis la unua eŭropano, kiu navigaciis en norda Pacifiko (longe antaŭ James Cook kaj Jean-François de La Pérouse). Aŭtoro de memorara verko Pamäti a cesty (Memoroj kaj vojaĝoj). Li kverelis kun imperiistino Maria Tereza de Aŭstrio pri la patra heredaĵo, pro kio Maria Tereza prenis liajn bienojn. Poste li setlis en Pollando kaj kiel bienposedanto defendis la novan patrujon kontraŭ la rusaj trupoj dum dispartigo de Pollando. En 1769 li militkaptiĝis, oni ekzilis lin al Kamĉatko,[3] kie li konatiĝis kun la loka guberniestro. Dumtempe li faris la unuan geologian, etnografian, zoologian priskribon de Kamĉatko. En 1771 li organizis ribelon kaj deklaris manifeston, kiu donis ekzemplon por la manifestoj de postaj rusaj ribeloj. Li forveturis per la ŝipo ’’Petro kaj Paŭlo” kaj atingis la aleutajn insulojn, kurilajn insulojn kaj albordiĝis sur Tajvano. Sur la insulo Madagaskaro li fondis la urbon Luisbourg, kaj akceptis la proponon de tribestroj iĝi guberniestro. Li vane varbis soldatojn el la indiĝenoj, kaj fine mortis batalante por la malagasoj. Variaĵoj de lia nomoĈar la nacieco ne gravis en la 18-a jarcento min. 3 popoloj diras, ke Benjovski apartenis al ili. Lia nomo tre varias pro tio. Hungare: Benyovszky Móric (propra nomo) MemorigilojReferencoj
|