Montiel
| Montiel | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Ciudad Real | ||
| Poŝtkodo | 13326 | ||
| Retpaĝaro | Manserja | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Ángel García Valcárcel (PP) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 570 (2010) | ||
| Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 38° 42′ N, 2° 52′ U (mapo)38.696388888889-2.8622222222222Koordinatoj: 38° 42′ N, 2° 52′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 900 m [+] | ||
| Areo | 271,29 km² (27 129 ha) | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Montiel estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas montieleños. La censita populacio en 2010 estis de 1.570 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,79 loĝ/km².
| Jaro | Viroj | Virinoj | Totalo |
|---|---|---|---|
| 1996 | 888 | 880 | 1768 |
| 1998 | 865 | 856 | 1721 |
| 1999 | 865 | 856 | 1721 |
| 2000 | 845 | 828 | 1673 |
| 2001 | 839 | 827 | 1666 |
| 2002 | 846 | 827 | 1673 |
| 2003 | 854 | 836 | 1690 |
| 2004 | 858 | 831 | 1689 |
| 2005 | 870 | 830 | 1700 |
| 2006 | 842 | 814 | 1656 |
| 2007 | 830 | 808 | 1638 |
| 2008 | 823 | 790 | 1613 |
Laŭ la censo porbalota de 2005, la urbeto havis 1307 elektantojn: 1296 en Hispanio kaj 11 eksterlande.
Situo
Montiel estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 900 m; je 106 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 271.29 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°41′47″ N 2°51′44″ Ok. Ĝi situas en la maldekstra bordo de la rivero Jabalón kaj ene de la valo kiun formas la deklivoj de la montetoj de la Kastelo de la Stelo (foje nomata kastelo de Montiel), de San Polo kaj de Camarillas.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio


Montiel estis scenejo de grava batalo en la Centjara milito kaj en ties satelita konflikto, nome la Enlanda Milito de Kastilio: tio estas la nomata Batalo de Montiel la 14-an de marto de 1369. En tiu francakastilia armeo luktis kontraŭ alianco porangla estrata de Portugalio. La unuaj estre de Henriko de Trastamaro (poste Henriko la 2-a), venkis super la duaj, estre de sia frato Pedro la Kruela.
La neleĝa duonfrato de la regzo Pedro la 1-a pretendis la tronon de Kastilio. Francio apogis la rajtojn de la unua, kaj sendis sian plej bonan konestablon por helpi la oficialulojn. Tiele la granda strategiisto Bertrand du Guesclin trapasis la Pireneojn kaj frontis Henrikon en la Batalo de Montiel, kio estis la unua enlanda milito hispana de la historio, enkadre de pli granda konflikto kaj nivelo preskaŭ kontinenta: nome la Centjara milito. Tiu milito finis per venko de Henriko kaj murdo de ties frato Pedro.
Aperas la Kamparo de Montiel en la Kiĥoto, kun diversaj aludoj al tiu vilaĝo kaj ties manĝoj; pro kio en 2007 oni kreis la asocion Yema de Huevo (ovoflavo), kiel cervanta aocio kaj memore al paso de la Hidalgo don Quijote de la Mancha tra tiu vilaĝo.
Referencoj
- ↑ Series de población desde 1996. Cifras oficiales de la Revisión anual del Padrón municipal a 1 de enero de cada año, Instituto Nacional de Estadística, Hispanio, 12-12-2008.. Arkivita el la originalo je 2008-12-10. Alirita 2011-10-16 .
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





